Kial ne kunlabori kun la Europaj Federistoj en la projekto "Komunikado"?
de: <Michael.Cwik@cec.eu.int>
Jen interesa ebleco por lokaj kaj regionaj esperantaj grupoj partopreni en eŭrop-skala
projekto kadre de la europa movado !
Se vi organizas kune kun UEF inform-aktivecon (seminarion, kolokvon ktp), vi
povas ricevi ĝis 50% financan subtenon de la Eŭropaj instancoj por la evento
kiun vi organizas (50% devas esti financita de la organizantoj).
Vidu la retpaĝon:
http://www.federaleurope.org/en/news/CommunicatingEurope.html
kaj, se vi havas ideon, kontaktu la plej proksiman lokan, regionan aŭ nacian
grupon de UEF !
http://www.federaleurope.org/
Ĝenerale la esperantistoj devus kunlabori pli multe kun la grupoj de la Eŭropa
Movado en siaj urboj, regionoj kaj landoj! - Jen eblaj informoj helpe de ĝia
ret-paĝoj:
http://www.europeanmovement.org/
Baza ideoj estas: "Diverseco en unueco!" kaj "Konkurenco inter realo kaj idealo!"
-
La supera koncepto, eble nomita kiel "neŭtrala multlingvismo" (por kontraŭstari
kun nova esprimo la adeptojn de "ĉiam citita multilingvismo" ) devus fariĝi bazo
de granda kampanĵo pri komunikado en mult-lingva komunumo kiel la Eŭropa Unio.
Mi deziras al vi bonajn ŝancojn kaj restas ...
Michael Cwik
(Organizanto de "Forumo por lingvo-rajtoj kaj kultura diverseco")
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>
***********************************