Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Gazetara komuniko pri la 35a Internacia Infana Kongreseto:

 

 

 

Sonbildoj ĉe sveda lago

 

La sonoj de naĝado kaj akvoludoj ŝvebis ĉiutage super la lago. Poste, krioj el arbaro: “Mi trovis jam kvin!” Eĥo: “Eĉ unu suĉ-bombonon mi ne trovis… kie.. ha jen unu!”. Internacia Futbala Matĉo kun komentario: “Florian  plusendas la pilkon al Tomoya, tiu lerte preterpasas du atakantojn, Gretel klopodas haltigi lin, sed ŝoto al golo… Kristine haltigas tion per forta piedbato - tute ĝis la alia golo!”

 

Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo. Ĝi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj. Preskaŭ duono venis el E-familioj kun bona lingvoscio; tamen kelkaj havis malpli da kapablo ol la kongreseto bezonas; tiuj ekspediĝis ĉiutage al paroliga kurseto.

 

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldoniĝis al nia ekskurso al bestoĝardeno en Borås. Alitage, gepatroj, ĵurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili.

 

Inter la IIK-programeroj estis pentrado, desegnado, kolĉena farado, sportaj olimpikoj kun premioj, apudlaga fajro, du trezor-serĉoj, muzikado, dancado, seĝo-ludoj kaj la ĉiunokta endormiga rakonto, per kiu infanoj aŭskultis tutan libron: “Avinjo”.

 

Vizitu la IIK-hejmpaĝon legi raportojn kiujn la infanoj verkis kaj vidi fotojn. En la hejmpaĝaro de UEA serĉu sub ‘Kongresoj’.Ni kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj.

 

Stefan MacGill

 

Revuo Esperanto kaj Internacia Pedagogia Revuo ricevis apartajn komunikojn. Juna amiko ricevos.

 

Bildklarigoj por fotoj: (livereblaj en JPEG kontraŭ peto al stefan.macgill@galamb.net : meze 40 KB.

 

IKG grandaj knabinoj.jpg

Neaparigeblaj tra la kongreseta semajno estis grupo de pli grandaj knabinoj, kiuj dividis unu dormejon: Rita el Rumanio, Jasmin kaj Nora el Svedio, Hajnal and Karina el Hungario, kune kun la baptopanjo de Rita, kiu alvenis partopreni la besto-ĝardenan ekskurson.

 

IKG zooe.jpg

Infanoj kolektiĝas en ombra ŝirmejo dum la besto-ĝardena ekskurso, kie ili poste manĝis la kunportitan lunĉon. Pingvenoj, fokoj, elefantoj, rinoceroj, lupoj, leonoj, tigroj kaj centoj da aliaj bestoj salutis ilin antaŭe kaj poste.

 

IKGsporte.jpg

Streĉas siajn fortojn unu teamo en la sportaj olimpikoj: Alico ĵetas dum rigardas Johano, Edit kaj Kristine.

 

IKGgrupe.jpg

Preskaŭ ĉiu kongresetano pozas sur la ŝtupoj de la liga domo kie ni dormis, ludis kaj kunvenis.

 

Tamen pli bona fonto de multaj fotoj (57) estas:

 

http://bertosch.free.fr     (por vidi)

http://bertosch.free.fr/iik2003fotoj/    (por elŝuti en JPEG, ĉirkaŭ 30 KB

 

Peteblas ricevi bonkvalitajn variaĵojn, (Megabajtoj):  bert.schumann@free.fr

 

Kore,

Stefan MacGill

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03