AFRIKA KOMISIONO DE UEA -
PRIORITATO AFRIKO - ESPERANTO, MOVADO AFRIKA
Agado de BRAZA ESPERANTO-CENTRO en la jaro 2003
Ni esperantistoj de BRAZA
ESPERANTO-CENTRO "BEC",agadas senĉese kvankam la rimedoj kiujn ni havas ne
sufiĉas por atingi altan nivalon.
Nia laboro estas preskaŭ je la komenco; rilate tion, ni prezentas al vi
kion ni konkrete faris dum la jaro 2OO3:
1) PROPAGANDO
Ni organizis propagandan semajnon nomitan
KAMPANJO ESPERANTO, okaze de FESPAM:féstival panafricain
de musique". Ni tial publikigis artikolon en la ĵurnalo
Planèt-info
titolita: ESPERANTO,UNE LANGUE PAS COMME LES AUTRES.
Ni fotokopiis kaj disdonis tiun artikolon al ĉiuj kiuj interesiĝis pri tio.
2) INSTRUADO (kursoj)
Ni instruas ĝis nun 22 gelernantojn (novulojn).
Komence,ni organizis seminarion por ili, poste, la interesitoj trovis
bona daŭrigi la lernadon.Ili lernas laŭ siaj propraj hortabeloj.
Nuntempe, la kursejo kaj la sidejo estas ĉe la
adreso Banda N°98
Potopoto/Braza-urbo.
La malnova adreso (Bakoukouyas N°152/Ouenze/Braza-urbo),
servas al ni por aliaj bezonoj. Tamen, vi povas sendi leterojn al
ambaŭ adresoj; ili atingos nin.Iom post iom ,vi kutimiĝos sendi la
leterojn al la adreso Banda.
LIBROJ
Ni uzas malnovan Nouveau cours rationnel et complet d'espéranto.
3) KUNSIDOJ
Ni kunsidis kaj festetis por la unua datreveno de BEC,kaj ni profitis la
okazon por klarigi al ĉiuj "kio estas Esperanto".
4) KORESPONDADO
- Ni ricevis 6O9 leterojn per interreto el la tuta mondo,kaj ni sendis 66
leterojn per la sama vojo;
- Ni ricevis 28 leterojn per la poŝto,kaj ni sendis 14 per la sama vojo.
- Ni ankaŭ ricevis revuojn: Juna Amiko, Esperanto, Amikeca Reto, kaj Brazila
Informilo.
5) BEZONOJ
Ni bezonas diversajn instruilojn: librojn,revuojn,aŭdbendojn por muziko
kaj dialogo, mapojn, ktp.
Ni bezonas ankaŭ financajn rimedojn por daŭrigi la propagandon, aĉeti
paperojn,pagi por la kursejo ktp.
Farita en Braza-urbo,la 29-an de aŭgusto 2OO3
SAMALO JULIE DIALUNDAMA
MICHEL
ĜENERALA SEKRETARIO DE BEC PREZIDANTO
DE BEC
__________________________________________________________________
BRAZA ESPERANTO-CENTRO
RUE BANDA N°98/POTOPTO
BRAZA-URBO/KONGO