Liro-2003: du monatoj antaŭ la limdato
LIRO-2003
La redakcio de "La
Ondo de Esperanto" invitas ĉiujn dezirantojn partopreni
en tradicia literatura konkurso Liro-2003.
Liro-2003 havas kvin branĉojn.
1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Fjodor Tjutĉev
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: "Ĉelovek v futljare" de Anton Ĉeĥov
5. Traduka prozo el la angla lingvo: "The Celebrated Jumping Frog of
Calaveras County" de Mark Twain
En ĉiu el la branĉoj 1, 2, 3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri
verkoj.
Sendu tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn
ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2003
(RU-236039 Kaliningrad, p. k. 1248, Ruslando). La
konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 1 nov
2003.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam
estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario
poŝte kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia
respondkupono, aŭ rete (sezonoj@gazinter.net).
Ili estas ankaŭ elŝuteblaj el nia retpaĝo
http://Esperanto.Org/Ondo,
rubriko "Literatura konkurso Liro", kie estas multaj
informoj pri antaŭaj konkursoj.
La laŭreatoj de Liro-2003 ricevos diplomojn kaj libropremiojn.
La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa
Tago 2003. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis
la 31a de decembro 2005 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn
en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike.
Sukcesojn!
----------
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo
Halina Gorecka / Aleksander Korzhenkov
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando
Retadreso:
sezonoj@gazinter.net
http://Esperanto.Org/Ondo
Telefono: (0112) 566033