AFRIKA KOMISIONO DE UEA - PRIORITATO AFRIKO - ESPERANTO,
MOVADO AFRIKA
Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo/UTE en Togolando
De la 18-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2003 du urboj Togolandaj gastigis kursojn kaj ekzamenojn Esperantajn. Estis kurso por komencantoj kaj alia por progresantoj. Tiujn kursojn kaj ekzamenojn organizis TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo) kunlabore kun Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE).
En la urbo Lome sep personoj sekvis
la kurson por progresantoj, dum estis ok ĉe la kurso por komencantoj. Tiun ĉi
lastan kurson gvidis s-ro ADJE Adjevi laŭ la Zagreba Metodo.
Samtempe s-roj AGBOLO Didier kaj KANLIPOU Koami instruis al la progresantoj cele
al trapaso de la elementa ekzameno de ILEI/UEA. S-ro Koami lernigis pri la
historio de Esperanto, dum Didier zorgis pri gramatiko kaj vortfarado.
En la urbo Glidji, s-ro DEGBE Zissou disponigis al kvin progresantoj gramatikajn
lecionojn. S-ro ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah B. instruis ilin pri la historio de
Esperanto. Dume, s-ro SAGBADJELOU Kokou laboris kun la gelernantoj pri la
preparado al la elementa ekzameno de ILEI/UEA.
La kvar unuaj tagoj de la semajnoj estis dediĉitaj al kursoj, kaj la kvina al ekzamenoj. La ekzameno A pri la Zagreba Metodo kaj la elementa ekzameno de ILEI/UEA okazis en ambaŭ urboj. Estis ok kandidatoj ĉe la ekzameno A en Lome, kaj kvin en Glidji. Kvar homoj ekzameniĝis ĉe la elementa ekzameno de ILEI/UEA en Lome, kaj tri en Glidji. La rezultoj montris du sukcesintojn ĉe la ekzameno A en Glidji kaj tri en Lome. Ĉe la ekzameno elementa de ILEI/UEA la rezultoj nun provizoraj atendas la definitivan decidon de la internacia Ekzamena komisiono, kiuj prijuĝos ilin. Laŭ tiuj provizoraj rezultoj tri kandidatoj estas sukcesantaj.
Menciindas, ke pliaj kursoj regule okazas en la diversaj sekcioj de la landa asocio UTE. Ili liveras kandidatojn ankaŭ al la ekzamenoj okazantaj dum la nacia kongreso en decembro ĉiujara.
Kokou SAGBADJELOU