Babilejo en Ĝangalo
Mi diskonigas mesaĝon el Ĝangalo:
=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=
La sesmonata datreveno de Ĝangalo (18an de julio) alproksimiĝas, sed tiuj, kiuj
gajnas donacon estas la esperantistoj! De nun eblas babili kun amikoj, flirti,
klaĉi aŭ simple praktiki Esperanton en la babilejo de Ĝangalo. Kun diversaj
ĉambroj, ĉi tiu babilejo elstaras, kiel la plej moderna en virtuala Esperantio.
Ĉiuj povas uzi la babilejon, kaj membroj kaj ne-membroj de la portalo.
Tiuj, kiuj volas registriĝi ĉe la babilejo, memoru, ke temas pri
tute alia registriĝo, valida nur por la ĉambroj de la babilejo. Tiu registriĝo
estos aparte alloga, kiam membroj povos krei siajn proprajn privatajn ĉambrojn (baldaŭ
ebla). Por entajpi la ĉapelitajn literojn, ĉio, kion oni devas fari, estas tajpi
per la 'x-sistemo'. La babileja programo aŭtomate ŝanĝos la iksojn al niaj
supersignitaj literoj. Alia interesa karakterizaĵo de Ĝangalo-Babilejo estas la
ebleco paroli aparte kun specifa persono, sen forlasi la ĉambron, per simpla
elekto de la opcio 'aparte' kaj la kromnomo de la alparoloto.
La granda atuto de la babilejo por konkeri la koron de la esperantistoj tra la
mondo estas la respekto, kiun la teamo de Ĝangalo demonstras al la komencantoj.
Eblas elekti alian sistemolingvon, krom Esperanton, por helpi la komencantojn
uzi la lingvon. Ni jam lanĉis la babilejon dekomence kun dekoj da lingvoj.
Se la via ankoraŭ ne estas tie, ni kalkulas je volontuloj por pligrandigi la
kvanton da lingvoj, tiel ke Ĝangalo-Babilejo fariĝos la plej trafa elekto de
instruistoj tra la mondo, kiuj volas trejnigi siajn gelernantojn babili en
Esperanto senĝene.
Vizitu ĝin ĉe
http://gxangalo.com/babilejo
de Ĝangalo-redakcio.