Invito al Esperanto-Kulturtago en Hanovro 8an de novembro2003
Esperanto - Landa
Asocio Malsupra Saksio (EMAS)
INVITO
Sabaton, la 8an de novembro 2003, okazos en Hanovro la dua Esperanto-Kulturtago.
Komenco je la 10a horo en la Naturamika Domo, Hermann-Bahlsen-Allee 8, per la
jarĉefkunveno de EMAS. La traktendaj punktoj estos komunikataj aparte en Harca
Esperanto-Kuriero/Esperanto in Niedersachsen. Gastoj estas kore bonvenaj dum la
kompleta aranĝo!
Daŭrigo de la programo:
11:00 Raportoj el la regionaj grupoj
12:30 komuna tagmanĝo
ekde 14:00 tri interesaj prelegoj (en Esperanto):
- Dr. Werner Bormann pri "Nomigo de landoj kaj popoloj en Esperanto"
- Naumo Kovnators pri "Esperanto kaj Turismo"
- Kristof Krick pri "Literaturo kaj Muziko en Esperanto"
Post la unua prelego paŭzo kun kafo kaj kuko. Fino de la aranĝo ĉe 17:00 horo.
La kotizo por la partopreno estas 15 €, inkl. tagmanĝo kaj kafo kaj kuko. Por
esti certaj pri la nombro de partoprenantoj, ni petas ĝiri la kotizon al la
bankkonto de d-ro Klaus Schlüter, Laatzen, kontonumero 470 855 4001 ĉe Norisbank
Hannover (BLZ 760 260 00). Aliĝo kaj informpetoj telefone, fakse aŭ plej bone
per retletero al Klaus Schlüter (telefono 0511-827933, fakso 0511-8237129,
retadreso
kschlue1@aol.com )
La Naturamika Domo situas sude de Podbielskistraße. Ĉe la tramhaltejo
Spannhagengarten (linio 3 aŭ 7) komencas Hermann-Bahlsen-Allee. Montrilon al la
enirejo vi trovos post 700 m. Se ĵus venas a aŭtobuso
n-ro 133 (ĉiujn 30 minutojn al direkto Lahe), vi povas preni ĝin ĝis la dua
haltejo kaj reiri iomete. Per aŭto,
vi forlasos "Messeschnellweg" ĉe "Weidetorkreisel" (Medizinische Hochschule).
Eblas bonpreze tranokti en la Naturamika Domo. Bonvolu demandi antaŭe.
Kun koraj salutoj kaj esperante grandnombran
partoprenon, ankaŭ
nome de la estraro de EMAS,
subskribas Klaus Schlüter & Gerhard Weber