Eldonaĵo pri Litovujo petinda
Fine de julio antaŭ Gotenburga UK
Turisma informcentro de Kaŭnasa regiono kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio en
1000 ekz. eldonis grandformatan riĉe ilustritan plenkoloran 28-paĝan eldonaĵon
pri Kaŭnas kaj apuda kurorta kaj ripoza urbo Birstonas.Tekston tradukis Petras
CELIAUSKAS. Tiu-ĉi broŝuro aperis entute en 7 lingvoj (krom Esperanto ankoraŭ en
litova, rusa, angla, germana, pola kaj franca).Plena eldonkvanto estas 20000 ekz.
Materialo estas identa en ĉiulingvaj variantoj.Informilo estas destinita por
turistoj.Ĝi prezentas Turisman informcentron de Kaŭnasa regiono, kurte konatigas
kun Kaŭnas, donas ĉefajn informojn pri Litovio, indikas vizitindajn lokojn de
Kaŭnas, listigas ĉiujn muzeojn en Kaŭnas, proponas kelkajn ekskursajn itinerojn,
prezentas informojn pri kultura vivo de Kaŭnas ( kinejoj, teatroj, artgalerioj
k.s.), donas informojn pri loĝeblecoj en Kaŭnas, informas pri nokta vivo en
Kaŭnas, donas la plej gravajn ĝeneralajn informojn bezonatajn por gasto de la
urbo, listigas ĉiujn turismajn informcentrojn de Litovio.Du paĝoj estas
destinitaj por informoj pri Birstonas.Estas multaj fotoj, mapo de Kaŭnas kaj
aparte de ĝia malnova urboparto.Oni indikas ankaŭ straton de L.Zamenhof kaj
domon de Litova Esperanto-Asocio kiel vizitindan lokon kaj mallonge priskribas
ĝin.Eldonon financis urba municipo, Litovia ministerio de ekonomio kaj kelkaj
privataj entreprenoj.Pri la Esperanta eldono multe zorgis direktoro de Turisma
informcentro de Kaŭnas Sigitas SIDARAVICIUS, kiu mem estas esperantisto.Eldonaĵo
jam estis distribuata dum Gotenburga UK ĉe budo de litovaj esperantistoj.Nun ĝi
estas akirebla senpage ĉe Litova Esperanto-Asocio kaj ĉe UEA.Pasintjare ankaŭ
estis eldonita simila eldonaĵo pri Kaŭnas en Esperanto.
Povilas JEGOROVAS