Kampanjo por Brusela KomunikadCentro
Estimataj,
Ĉar Brusela KomunikadCentro sen la financa helpo de multnombro da individuaj
esperantistoj ne povas pluvivi en 2004, la prezidantoj de UEA kaj EEU (Eŭropa
Esperanto-Unio) decidis rekomendi la kampanjon 'Veto je la pluvivo de BKC en
2004'.
BKC, startinta en marto 2002a, havis provperiodon de 1½ jaroj, en kiu UEA
finance grave subtenis ĝin. BKC laboris sukcese, sed en tiu mallonga tempodauro
ne sukcesis trovi monfontojn, kiuj povus anstataŭi la finiĝontan en 2004a
subvencion de UEA.
La
veto estas unufoja eksperimento, kiu cetere
startis promesplene. Mi ne antauvidas ripetiĝon de tia veto por 2005. Espereble
tamen kreiĝos dum 2004 rondo de mecenatoj, kiuj povos iom subteni BKC ankaŭ en
postaj jaroj.
La resto de la elspezoj por BKC devos veni el tradukaj kaj aliaj servoj por
triaj partioj.
Do nun ekkampanju kun mi, kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio, por Brusela
KomunikadCentro!
Publikigu la vetfolion, aldonitan al tiu-ĉi informo, en via nacia novaĵletero,
gazeto au magazino.
Disdonu ĝin en viaj kunvenoj, metu ĝin sur viajn retlistojn ktp.
Preparu la kasiston de via landa asocio al la envenado de monsumoj, kiujn
malavaraj esperantistoj ĝiros al ĝi, atendante la decidon de la sorto de BKC en
2004 (kaj demandu al li/ŝi, ĉu li scias pri ia ebleco de impostredukto pro mono
donacita eksterlanden: al Belgujo!)
Bonvolu sciigi al mi, se vi ne komprenas, kial vi estu adresita pri tiu-ĉi afero
aŭ se vi volas notigi al mi alian retadreson (aŭ loĝadreson), al kiu la vetfolio
estu sendata.
Koran dankon,
Johan Derks
"Veto je la pluvivo de BKC en 2004"