Forumoj, manifestacioj, alvoko
La Svisa
Socia Forumo okazos la 20 kaj 21-an de septembro en Fribourg. Esperantistoj
partoprenos kaj disdonos flugfoliojn. Seminario pri la lingvoproblemo okazos kun
Claude Piron.
===
Kadre de la Tutmonda Pintokunveno pri Informado en Ĝenevo, la 10-11-12-an de
decembro 2003, la esperantistoj marŝados surstrate en Ĝenevo la sabaton 6-an de
decembro. Rendevuo cce la stacidomo Cornavin. De tie ili piediros ĝis la Palaco
de la Nacioj kaj manifestacios tie.
Francaj amikoj estas atendataj. Anoncu vian alvenon se eble antaŭe al
mireille.grosjean@rpn.ch aŭ cp 9, CH 2416 Les Brenets.
===
Informoj kaj tekstoj en rilato kun la Eŭropa Socia Forumo okazonta en Parizo kaj
St Denis, kaj ankaŭ en Bobigny (Seine-Saint-Denis) kaj Ivry (Val de Marne) de la
12-a ĝis la 15-a de novembro, estas troveblaj ĉe la ttt-ejoj de FET
http://www.fetesperanto.lautre.net/ , kaj en 5 lingvoj ĉe :
http://www.fse-esf.org/
===
27a de septembro : internacia tago de mobilizado kontraŭ la milito kaj la
okupacio
Alvoko de la renkontiĝo "Larzako 2003" (Francio)
- por la retiriĝo de la okupaciaj trupoj el Irako !
- por la Justeco en Palestino
Ni, gebatalantoj el diversaj retoj, kunvenintaj en "LARZAKO 2003"(renkontiĝo
kontraŭ MOK -- Monda Ofico pri Komerco --, kontraŭ GMO -- Genetike Modifitaj
Organismoj -- ktp... ) tiuokaze, reprenas la alvokon de Dĵakarta (Indonezio por
organizi tra la tuta mondo, la 27an de septembro, internacian tagon de
mobilizado, kontraŭ la milito kaj la okupacioj.
Nun, la okupacio de Irako establiĝas kaj disvolvas instituciojn pri regado kaj
disrabado de la lando.
Samtempe, Israelo iras de la rifuzo pri palestinaj popolrajtoj, al la minaco pri
la ne-ekzisto mem de tiu popolo.
Pludaŭras la batalo kondukita kontraŭ la milito, fare de milionoj da personoj,
tra la tuta mondo.
Ni alvokas ĉiujn, (re)kuniĝi kun la internacia mobilizado de la
27a de septembro, organizante, en ĉiuj landoj, nacian tagon de mobilizado por :
- foriro de la okupaciaj trupoj el Irako !
- la Justico en Palestino
Unuaj subskribintoj :
Agir contre la guerre (pr. aĵir' kon'tr' la ger' = Agadi kontraŭ la milito)
Association France Palestine Solidarité (pr. asosiasjon' frans' palestin'
solidarite = asocio Francio-Palestino Solidareco)
Campagne Civile Internationale pour la Protection du Peuple palestinien (kampanj'
sivil' i'nter'nasjonal' pur' la proteksjon' dy p'pl'
palestinjen' = Internacia Civile Kampanjo por la Protektado de la
palestina Popolo)
- Droit devant ! ("drŭa d'van' = Unue Rajtoj)
Mouvement de l'Immigration et des Banlieues (muv'man' d' limigrasjon' e de
ban'lj' = Movado pri Enmigrado kaj la Ĉirkaŭurboj)
Résistance Citoyenne (rezistans' citŭajen' = Civita Rezistado) Union Juive
Française pour la Paix (ynjon' ĵyiv' fran'sez' pur' la pe = Franca Juda
Unuiĝo por la Paco)
Subskriboj sendotaj al :
agircontrelaguerre@yahoo.fr
///////////////