Universala Esperanto-Asocio/Agado Espero/Lernejoj por Evoluo
Karaj gesamideanoj,
Bonvolu ricevi varmajn, afrikajn kaj marajn salutvortojn el Tozounmé.
La 28-an de junio 2003a, ni sukcesis veturigi kamione 96 geknabojn de OLE kun
geinstruistoj ĉe la maro de Grand-Popo, sudokcidente de Benino, je 75 kilometroj
de TOZOUNME. Ni vizitis la Blindulan Lernejon de Djanglanmé
(Centre SILOE) survoje al Grand-Popo. La ĝojo de la infanoj estis ekstraordinara,
ekcesega.
Gaston HOUSSOU
* * *
Ĉi tiu letereto venas de lernejo por orfoj en Benino. Ĝi estas unu el la
lernejoj, kiun UEA subtenas pere de Agado Espero por instrui infanojn ankaŭ en
Esperanto por ke ili poste povu evoluigi sian landon.
Se vi volas kunlabori, bonvolu kontakti Agnes Geelen <agnes@esperanto.be>
Financa kontribuo povas esti sendata al UEA nome de Konto Espero kun la indiko "lernejoj
por evoluo".
***********************************************************
Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag, Nederlando