E S P E R A N T O e n M A Ŭ R I C I O
Maŭricio kiel pluretna insullando estas bonega tereno por
Esperanto. Post longa kaj vana serĉado pri esperantistoj en Maŭricio,
Kontakto.info decidis lanĉi agadon por Esperanto favore al la insulanoj. La tuto
estas planita laŭ analizo de diversaj intervenebloj kaj de la situacio aktuala,
ne temas pri subita ekago.
PLANADO
Grava elemento de la agadplano estas baldaŭa vojaĝo al Maŭricio de
esperanto-instruisto, sperta pri organizado de kursoj kaj instruado en tropika
lando.
KREI LA BEZONON
Kiel agas komercistoj, politikistoj ... ? ili konvinkas vin pri iu bezono por
povi vendi al vi siajn varojn. Eble vi neniam pensis pri ĝi, sed vi jam tiom
ofte aŭdis, vidis (laŭdajn) informojn pri la bezonotaĵo, tiom multe iuj rakontis
pri siaj eksterordinaraj spertoj kun la *magiaĵo* ke vi iun tagon ne plu
rezistas kaj tute nature alproprigas la altruditaĵon.
Kial ne informi pri Esperanto en tiu maniero, ke la agado kreu la bezonon,
motivon, deziron kaj fine decidigu pri alproprigo de la lingvo kaj pri membriĝo
en *Esperantio*? Des pli ke temas ĉi tie pri io vere *vendinda*, kultura valoro.
LA UNUAJ PAŜOJ
- Unu el la elementoj de la agado estis enkonduko de la temo *Esperanto en
Maŭricio* (en la franca kaj en la angla), en ofte vizitita forumo de maŭricianoj:
http://www.cap-soleil-maurice.com (ligo al la
forumo troviĝas en la dekstra kadro de la ĉefpaĝo, sub la informoj pri vojaĝoj,
hoteloj, flugbiletoj), kaj la unuaj vizitoj, reagoj komencas alveni. Estus bone,
se pluraj anglalingvaj kaj franclingvaj esperantistoj alparolus la forumon 1)
por plivigligi la diskuton, 2) por alporti diversajn vidpunktojn, spertojn kaj
tiel helpi al motivado de la insulanoj.
- Kompreneble, ankaŭ esperanta dissendlisto estas jam kreita ĉe la jahugrupoj
kaj ĉiu kunagemulo estas bonvena tie:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-en-mauricio
Aliĝu per sendo de malplena mesaĝo al:
esperanto-en-mauricio-subscribe@yahoogroups.com
DAŬRA INFORMADO
Kontakto.info ekredaktis retpaĝojn pri la agado, kiuj baldaŭ estos viziteblaj ĉi
tie:
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html
.
BONVENON!
Kunagu laŭ viaj maniero kaj ebloj:
ĉu por via plezuro: povi baldaŭ gastiĝi ĉe maŭriciaj esperantistoj, ĉu pro via
entuziasmo deziri disvastigi la lingvon kaj la kulturon esperantajn, ĉu pro
aliaj kialoj, motivoj,
viaj konsiloj, spertpriskriboj (oni ne povas transdoni/preni spertojn, oni devas
travivi ilin), ideoj kaj alimaniera apogo estas bonvenaj!
Esperanto en Maŭricio
http://www.Kontakto.info/
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html