BOULOGNE 2005 . ESPERANTO . 100 jaroj de
renkontiĝoj !
------------
http://boulogne2005.online.fr
------------
ORGANIZA KOMITATO de BOULOGNE 2005
- Sekcio Informado & Komunikado –
Ekkonu la kongresurbon Bulonjon !
Estimataj samideanoj,
Kadre de la internacia amikeca renkontiĝo Boulogne2005, kiu memorfestos la
centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, vi
de nun povas "retviziti" la urbon kaj ekkoni ĝiajn riĉojn kaj ĉarmojn foliumante
la retpaĝon :
> > >
http://boulogne2005.online.fr/eo/bulonjo < < <
Jen okazo antaŭĝui la vivon en la fama esperantista urbo !
* * *
Krome, enhavoriĉa fako pri la historio, pri la Kongreso de 1905 atendas vin en
la TTT-ejo : paroladoj, raportoj, deklaracioj... kaj eĉ prikantu la Kongreson !
> > >
http://boulogne2005.online.fr/eo/historio < < <
* * *
Fine, speciala retpaĝo pri reklamado koncerne Boulogne2005 nun legeblas en
la TTT-ejo :
> > >
http://boulogne2005.online.fr/eo/reklamo.htm < < < (Bildoj,
komuniko... por gazetestroj kaj retejestroj.)
Dezirante al vi plezuron krozante en Boulogne 2005, Samideane kaj plej elkore
via,
Xavier DEWIDEHEM,
Provizora Komisiito pri Informado kaj Komunikado.
___________________________________
Retpoŝto: <boulogne2005@online.fr>
Retejo:
http://boulogne2005.online.fr