Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Nova kodisko el Tihvin

" Esperantujo mia..." - estas la koncerto da movadaj kantoj de Bruna Ŝtono, prezentita kaj registrita en oktobro 2002 en la studio de Tihvina artlernejo. Bruna Ŝtono ( Mikaelo Bronŝtejn), kiu sur la kovrilpaĝo estas fluganta perobuse samkiel la fama trompulo, prezentas dekduon da diverstempaj kaj diverstemaj kantaj eroj. Plejparte ŝercaj, ili malkovras originalan vidpunkton de la aŭtoro por diversaj espaj eventoj.
Vi trovos la gajan leterumadon inter LLZ, De Beaufront k.a. famuloj, la petolan LKK-kantikon, ioman kvanton da pricivitaĵoj k.t.p.
Por ŝatantoj de rigora historia vero la disko estas malrekomendinda. Por ceteraj mendeblas ĉe :
ples@tihvin.spb.ru  aŭ  belov@tihvin.spb.ru

                  Viktor Kandalinski, prezidanto de Tihvina E- Klubo

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03