Artikoleto sendebla per la UK
Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj,
sub la kunordigo de la Brusela Komunikadcentro UEA ĉi-jare sukcesis starigi
tutmondan gazetaran agadon okaze de la Universala Kongreso kun jam nun rezultis
pozitivajn artikolojn en deko da landoj. Mi dankas al ĉiuj aktivuloj, kiuj
kunhelpis en tiu ĉi agado.
Mi ŝatus per tiu ĉi letero refoje peti vian helpon: UEA planas ankaŭ
postkongresan gazetaran agadon, en iom malpli granda dimensio, sed supozeble
same fruktodona kiel la antaŭkongresa agado. Mi petas vin konsideri traduki la
ĉi-suban gazetaran komunikon en vian nacian lingvon. Ĝi estas la antaŭ gazetara
komuniko kun etaj necesaj adaptoj, sed skribita en pasinteco. Eble via
nacilingva versio jam estas inter la tradukitaj ĉe
http://lingvo.org/xx/3/310 - bonege, ĉar tiam necesas
nur pasintigi (atentu la etajn adaptojn!) kaj kontrollegigi iun alian.
Same kiel ĉe la antaŭkongresa gazetara kampanjo ankaŭ ĉi-foje la Brusela
Komunikadcentro kunordigas la tutan agadon. Bv. do turni vin por via helpooferto
unue al la Centro (s-ro
Marko Naoki Lins, por
eviti, ke pluraj tradukas saman tekston. Mi samtempe atentigas ke ekzistas ankaŭ
iom pli ampleksa postkongresa artikolo, kiu povas servi por tiuj gazetoj, kiuj
jam aperigis artikolon antaŭ la UK. Tiu artikolo estas mendebla ankaŭ ĉe s-ro
Lins rete.
La afero iomete urĝas, ĉar ni ja jam dum la UK volas disponigi la nacilingvajn
versiojn de la gazetara komuniko al la kongresanoj.
Ni do
bezonas la versiojn ĝis la 31a de julio 2003.
Post la UK la kongresanoj povas per la komuniko kontakti sia(j)n loka(j)n gazeto(j)n.
Mi elkore dankas vin pro via atento kaj anticipe pro via kunlaboro.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
(traduku bv. ekde venonta frazo)
VIA URBANO ĉeestis la tutmondan kongreson de Esperanto en Gotenburgo
Gazetara Komuniko. [METU DATON ĈI-TIE]. La 88a Universala Kongreso de
Esperanto kunvenis ĉi-somere en la sveda urbo Gotenburgo. Ĉiujare la
Universala Kongreso okazas en alia lando. Ĉirkaŭ 2000 gastoj el sepdek
landoj - inter ili XXX VIA LANDANOJ - ĉeestis la Esperanto-grandeventon de
la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2003. "Kompreniĝo tamen eblis ankaŭ
sen interpretisto - danke al Esperanto. Kiel Altan Protektanton oni povis gajni
ministroprezidanton Göran Persson," klarigas ANTAŬNOMO FAMILINOMO el
URBO.
La temo de la kongreso estis "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj” kaj konfirmis
la engaĝiĝon de Esperanto-parolantoj por demokratia lingvodiverseco en la
mondo. Samtempe al la plenkreska kongreso okazis en la proksimeco ankaŭ la
internacia Esperanto-infankongreso, dum kiu infanoj lude ekhavis novajn
internaciajn kontaktojn.
"Esperanto estas planlingvo. La gramatiko kaj la plej gravaj vortradikoj
estis publikigitaj en 1887 de Ludoviko Zamenhof el Varsovio. Li celis krei
facile lerneblan lingvon por ĉiuj homoj, kiuj subtenas tutmondan pacon kaj
interhoman kompreniĝon," klarigas FAMILINOMO. Hodiaŭ pluraj milionoj da
homoj en la mondo parolas Esperanton. La Universalaj Kongresoj estas
ĉiujare
la plej granda manifestacio de vivanta internacia Esperanto-kulturo.
Senpaga represo ankaŭ post redakciaj ŝanĝoj
Kontakto: VIA LANDA ASOCIO, STRATO, POŜTKODO, URBO, TEL, FAKSO, RETPOŜTO
ANTAŬNOMO FAMILINOMO, Tel. [ENMETU TELEFONNUMERON DE FAMILINOMO]
Aldonaj informoj pri Esperanto:
http://RETEJO
DE VIA LANDA ASOCIO, OPCIE
RETEJO DE VIA NACILINGVA ĜISDATE VERSIO (rigardu liston ĉe
http://lingvo.org/xx/3/250)
(fino de tradukita parto)
Klarigoj:
La partoj en majusklo ankaŭ estas tradukendaj, sed estas varieblaĵoj.
[VIA NOMO KIEL KONTAKTO EBLIGU AL LA LOKA REDAKCIO KONTAKTI KAJ INTERVJUI
VIN PRI LA KONGRESO, TIO ESTAS UTILA; ĈAR VIA PARTOPRENO
JA KREAS LA LOKAN LIGON POR LA GAZETARO]
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@esperanto.org
>
***********************************