Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Helpopeto el Italujo

La Mantova Esperanto-Grupo (Italujo) dum la unuaj tagoj de septembro  organizos ekspozicion pri Esperanto, por diskonigi nian lingvon kaj movadon  al partoprenontoj de internacia literatura manifestacio. Mi petas helpon al  la tuta movado. Bonvolu sendi al ni pri-esperantajn afiŝojn aŭ  desegnaĵojn el via lando, ĉar ni deziras atentigi la publikon pri disvastiĝo kaj internacieco de Esperanto. Bonvolu sendi esperantajn afiŝojn aŭ desegnaĵoin al jena adreso:

Graziano Ricagno
via Parma 83
I - 46030 Pietole (Mantova)
Italujo
ret-adreso:
graziano.ricagno@libero.it

Mi garantias respondon per bildkarto, se la sendontojn preslitere skribos
sian adreson.

Tutkore dankon

Graziano Ricagno



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<
renato.corsetti@esperanto.org >
***********************************

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/03