Nova domajno en Esperanto - www.ameriko.org
Karaj Esperantistoj,
Ni, el Amerika Komisiono de UEA, plezure anoncas la ekziston de nova domajno en
Esperantio, kiu estas
http://ameriko.org. Ĝi estas ĵus instalita, do
farendaj laboroj ankoraŭ statas. Oni disponigos tie informojn kaj dokumentaron
de nia AK kaj novaĵojn por amerika e-esperanto movado.
Ankaŭ tie, la interesatoj povas havi informojn pri la jam "internacia" projekto
NESTO kaj pri projekto KORE, kiuj intencas revigligi lokajn movadojn kaj urbajn
e-klubojn.
Do, bonvenon al nia paĝaro. Sugestoj estas bonvenaj.
Amike via,
Adonis Saliba
==========================
Amerika Komisiono de UEA
KORE!!! NESTO!!!
Partoprenu... diskonigu!
http://www.ameriko.org/nesto
http://www.ameriko.org/kore