Informado en Brazilo
Ekde sabato, la 11-an de Julio, okazas en la eventejo Rio
Centro, en Rio de Janeiro, la 16a. Internacia Kongreso de Odontologio de Rio de
Janeiro. Ĝi estas ega evento, kiu okazas ĉiun duan jaron en Rio kaj estas
vizitata de pli ol 30.000 personoj el la tuta Brazilo kaj el pluraj landoj.
Ekde la pasinta evento, antaù du jaroj, S-anino Aldenora Mercês Mendonça, kiu
laboras ĉe la filio de Brazila Odontologia Asocio en Nova Iguaçu, sukcesis
starigi tute senpage standon por diskonigi E-on al la partoprenantoj. Krome en
la teko de ĉiu kongresano oni enmetis prospekton pri E-o kaj aliĝilon plenigotan
de la interesitoj, kiu ricevas donaceton en la transdono ĉe la stando.
Do ekde sabato dekoj da samideanoj, precipe de la okcidenta regiono de Rio, sub
la gvido de Aldenora kaj Marilza de Oliveira, deĵoras tie de la tagmezo ĝis la
8-a vespere. Krom informi kaj disdoni prospektojn al la publiko, oni disponigis
al la interesitoj komputilon kun esperanto-kurso de Carlos Pereira kaj
televid-vidbend-aparaton, kiu prezentas Mazi en Gondolando kaj aliajn vidbendajn
programojn.
Sabate, ankaŭ okazis tri prelegoj: Jair Salles (Enkonduka Kurso de Esperanto),
Aloísio Sartorato (Esperanto kaj Internet) kaj Aldenora Mendonça (Mazi en
Gondolando).
La evento daŭros ĝis la 17-a de Julio.
Gratulmesaĝojn sendu al Aldenora
(
aldenoraesperanto@ig.com.br )
Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>
***********************************