Esperanta Enciklopedio -- helpu al la movado
Kosciante pri la
altnivelkultura grado de nia movado, mi sciigas nun al ĉiuj, ke ekzistas vere
interesa konstruata enciklopedio en Esperanto ĉe interreto.
Temas pri diverslingva projekto, kiu klopodas krei daŭre kreskanta enciklopedio
per helpo de interretuloj.
Do, tie oni ankaŭ trovas esperantan version, kiu estas ja vere riĉa kaj interesa.
Necesus ke ĉiuj esperantistoj helpu la kreskado de la enciklopedio, ĉar eblas,
kaj fakte endas,pliriĉigi la enciklopedion pere de artikoloj, skribaĵoj,....
Do, se al vi plaĉus, kontribuu kun nia movado. Se vi estas iu ajn taskulo, aŭ
bone eblas skribi pri iu ajn tasko, do helpu la kreskado de la esperantoversia
enciklopedio. Ni klopodu provi al mondo kiel kultura kaj taŭga estas nia
komunumo kaj movado. Nur pere de Esperanto oni eblas neŭtrale kaj demokratie
sciigi mondon pri niaj konaĵoj kaj kulturo.
La ttt-ejo de la enciklopedio estas
www.wikipedia.org
kaj la ttt-ejo por esperanta versio de
enciklopedio (konstruata de esperantistoj, kaj do, ne nur traduko, sed ja verko)
estas:
http://eo.wikipedia.org/wiki/
Bonvolu koni la enciklopedion, kaj se tio eblas al vi, kontribuu al ĝia kreskado
Dankon
Fernando Kreutz
Brazilo