BEF en Benino agadas
En Cotonou okazis la Ĝenerala Asembleo la 1-an de februaro 2003 pri la renovigo de la estraro de BEF por relanĉi la agadon . Elektiĝis nova estraro kies prezidanto estas
GBOZO Clement.
Poste, tri sinsekvaj kunsidoj okazis en Cotonou, kies tagordo estas:"
- Kiu estas la strategio, kiun BEF devas uzadi por fortigi la movadon en Benino?
- Kiel enkonduki Esperanton en la lernejojn?
-
Kiel diskonigi kaj disvastigi la lingvon al la
Benina popolo ?
Rilate al ĉi tiuj celoj, BEF plifortigas la korespondadon inter ĝi kaj la kluboj. Tio ebligis al ĝi koni ne nur la naskiĝon de la klubo "Nova generacio de Esperanto-Nova Espero" en Cotonou, sed ankaŭ novajn aktivajn esperantistojn en Cotonou nome Bossou K. Theodoric kaj
Dossou Euloge, kaj poste aliajn en Nord Benino(Parakou)
nome SINATOKO Sylvestre-Sylvie kaj Alix. Tiuj tri estas dediĉantaj kaj prizorgas
la movadon en Parakou. BEF disponigas
E-materialojn por helpi al ili disvastigi la lingvon en la regiono
Post la venontaj monatoj, delegacio de BEF
vizitos Parakou por kuraĝigi kaj plifortigi la agadon de Sylvestre-Sylvie kaj
Alix.
La 1-an de majo 2003 en Lokossa okazis la unua seminario de la jaro gvidita de
Francois HOUNSOUNOU kaj Latifou GBADAMASSI. Nur la instruistoj partoprenis la tiaman seminarion, kies temo estas: "Esperanto estas ĉe la pordo de la instuistoj". Aliflanke, BEF elsendas Esperanton per kasedo de SAT-Amikaro tra la loka radiostaciono
"FM Mono/Lokossa, 106.7" pere de konato de
Francois H. Tiu elsendo-Esperanto tra la ondo ebligos al BEF allogi la popolon
interesiĝi pri la lingvo. Ĉar necesas kursoj al novuloj/geaŭskultantoj de la
radioprogramo, BEF gvidos E-kursojn por helpi al la komencantoj sekvi la kursojn
hejme. Sed ni ne devas forgesi la radio-koston pri la kursoj. BEF estas
klopodanta por redukti la elsendo-koston.
Aŭguste-septembre BEF organizos someran kurson.Ĝi estas gvidota de Latifou G.
BEF ege bedaŭras la difektiĝon de la disponigita komputilo de Esperanto-afrik
antaŭ cxirkaux ses monatoj. Tiu komputilo multe helpis BEF pri la korespondaĵo
sed ĝi hodiaŭ ne plu funkcias.
Lokossa, la 27an de junio 2003.
Ĝenerala sekretario de BEF,
Francois HOUNSOUNOU