Internacia partoprenantaro ĉe SOMERE 2007 13a
ĝis 28a de julio 2007 Jünkerath/Eifel, sude de Kolonjo
Entute 33 homoj el ses landoj partoprenis en la 5a SOMERE,
kiu okazis de la 13a ĝis la 28a de julio 2007 en arbara
domo apud la urbeto Jünkerath sude de Kolonjo en Germanio,
same kiel pasintjare. Pro la proksimeco al Belgio, Nederlando kaj Francio ankaŭ ĉi-foje la plimulto de la partoprenantoj, sume 18 homoj, alveturis el eksterlando.
Kunvenis dum SOMERE homoj inter oko
kaj okdeko da jaroj, kio kreis denove buntan gamon da
interesoj kaj kontribuoj.
Ideala ĉirkaŭaĵo por praktiki kaj plulerni Esperanton
Pro la granda kvanto da flue parolantaj eksterlandanoj la kutima lingvo
dum SOMERE estas Esperanto - ideala grundo ne nur por
Esperanto-parolantoj, kiuj volas ĝui internacian etoson,
sed ankaŭ por komencantoj kaj
progresantoj, kiujn ĉiutage ĉirkaŭas nia lingvo. Ankaŭ
ĉi-foje alvenis pluraj homoj, kiuj komence heziteme elbuŝigis
frazetojn, dum fine la komunikado funkciis multe pli glate. Al tio bele
kontribuis la konversacia rondo, kiun gvidis unue Maŭro Tauzzi kaj poste
Henny De Ketelaere. Sed, kompreneble, ankaŭ la fluparolantoj trovis ion
por lerni kaj ekzemple orientiĝis pri vakcinioj, mirteloj kaj grosoj
(kaj frande pri arbaraj framboj kaj fragoj), dum oni devis forigi iksodon.
Esperanto 120jara
En la 26a de julio okazis festeto por memorigi la 120an datrevenon de la
naskiĝo de Esperanto. (En 1887 tiutage oni permesis la
disvastigon de la Unua Libro.) Post tostado,
laŭtlegado de letero el la Unua
Libro kaj kukoĝuado ni iom diskutis pri la ĝisnuna historio de
Esperanto kaj ĝiaj perspektivoj.
Futbalo, primaj nombroj kaj orgena koncerto
En la programo de la ĉi-jara SOMERE troviĝis interalie prelego kaj
ekzercoj pri "senperforta komunikado" de Danka Leyk kaj prelegoj pri
Go-ludo kaj pri primaj nombroj de Ulrich Görtz. Ludger Schmeink
prezentis orgenan koncerton de Dietrich Bukstehude kaj de kelkaj
samtempuloj kun klarigoj. Ni elĉerpis nin dum entute tri futbalaj
matĉoj.
Okazis malstreĉiĝo laŭ Ĉi Gong kaj laŭ Tai Ĉi sub gvido de Jutta Ĉikato, "Olimpikaj Ludoj" en la impona ludsalono de la domo, dancateliero kaj cirklodancoj. Vespere ni kelkfoje bivakfajrumis kaj certe uzis multan tempon por ferietosa babilado.
"Geo-kaŝado" kaj muskaptiloj
Inter la ekskursoj elstaris serio de promenaj serĉadoj kadre de
"geo-kaŝado" (helpe de la GPS-orientiĝo), kiujn gvidis Julika
Rosenstock. Krome ni vizitis muzeon de muskaptiloj,
la urbon Akeno kun ties katedralo, diversajn urbetojn en la ĉirkaŭaĵo kaj lagon por baniĝi. Kaj, certe, ni kelkfoje promenis en la ĉirkaŭa arbaro.
SOMERE 2008 en Kall-Krekel
La venontjara SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE) okazos de la 1a ĝis
la 17a de aŭgusto 2008 en proksima loko, Kall-Krekel, kie ni jam bele
SOMERumis en 2004.
Ankaŭ venontjare vi povos elekti, ĉu vi ŝatos loĝi
en domo aŭ en tendo, ĉu ni zorgu pri viaj manĝoj aŭ vi mem. Aliĝilon
vi trovos ekde la fino de aŭgusto en la reto ĉe
http://www.esperantoland.org/somere.
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand