2a SALO en Herzberg-Sieber, ĉu gaste enrigardi?
Interkultura Centro Herzberg
(ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo 30.07.2007
Kara legant/in/o!
Ni nur
volas informi vin, ke la 2a SALO (Somera Arbara Lernejo) okazas nun de la 28a de
julio 2007 - 11a de aŭgusto 2007 en Herzberg (bela montarvilaĝo Sieber) en la
Domo Diana. Temas pri ĝemelurba Esperanto-lernado (12 gelernantoj el Gora kaj 10
el Herzberg - la Esperanto-urbo) kun ekskursoj, libertempa programo (ekz. naĝado,
plonĝado, migradoj, dancado, tablotenisturniro kune kun la urbestro de la
Esperanto-urbo Gerhard Walter, busekskurso, ktp.
Se vi volas foje partopreni kiel spektanto (laŭ interkonsento), aŭ dum la
kradrostadfestoj aŭ dum la migradoj bonvolu antaŭanonci vian alvenon.
Ĉeforganizantoj estas Marika Frense, Otto Kern, Zsofia
Korody.
Amike salutas
via ICH-teamo el Herzberg
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)