Ministro
Ehlen vizitis nian Esperanto-informbudon, bonŝancoj
por Esperanto
Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg
(ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo 28.07.2007
Kara legant/in/o!
1) jen denove pozitiva novaĵo el Herzberg - la Esperanto-urbo.
Ĉu oni eĉ kreos Esperanto-regionon (ekz. LEADER-regionon)?
Nekredeble, sed vera informo:
Je la 27a de julio 2007 Peter Zilvar (GEA-filio), Marika Frense (EGS) kaj Zsofia
Korody (AGEI) partoprenis projektfoiron en la
najbara urbo Osterode. I.a. pro la unika agnosko:
Herzberg - la Esperanto-urbo, GEA-filio por kulturo kaj
klerigado en Herzberg, oficialaj kontaktoj per Esperanto al nia pola ĝemelurbo,
ktp. la bonŝancoj por "modela Esperanto-regiono" vere realas, eble jam en 2008
ni povos ricevi subtenojn. Cetere estis vere longa kaj kontinua preparvojo.
Ministro Ehlen el Hanovro, deputino s-ino Seeringer (baldaŭ ŝi vizitos nian
Germanan Esperanto-Centron en Herzberg), subdistriktestro Bernd Reuter donas
verdan lumon por la plua multfaceta progreso de Esperanto en la reala vivanta
medio.
Esperanto havos prioritaton, ĉar ni estas en la plej alta poentkategorio.
2) Por la gimnazio en Herzberg ni jam peris
sukcesajn kontaktojn al gimnazio en Budapeŝsto, al nia ĝemelurbo en Gora kaj nun
pro klasvizitoj ankaŭ al gimnazio en Nov-Brunsvigo en Kanado (dank al samideano
Kodjo), kiu vizitis s-ron Böthel, la estron de la gimnazio en Herzberg. La
gedirektoroj vere ĝojis kaj laŭdas Esperanton, nun ili/ni serĉas kontaktojn al
gimnazio en Italio.
P.S. Kiam vi vizitos vian Esperanton-urbon?
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)