Esperanto-urbo Herzberg 1-jara
Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg
(ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo 11.07.2007
Kara legant/in/o!
Jen komuna ĝojo: kreskanta bebo en la Esperanto-movado! Vi ja certe memoras, ke
je la 11a de julio 2006 la urba konsilantaro (kun politikistoj el ĉiuj kvar
partioj) de Herzberg am Harz decidis, ke la urbo Herzberg ricevu la oficialan
titolon, kromnomon Herzberg - la Esperanto-urbo! Tio estas unika
Esperanto-fenomeno en la mondo. Certe ekestas nova kaj daŭrepova hejmurbo por la
Esperanto-movado entute.
1) Kio okazis en la unua jaro?
a) Minimume 100 gazetartikoloj aperis (la ĉi-jarajn en germana lingvo vi povas
legi ĉe:
http://esperantourbo.spaces.live.com)
b) sur la oficiala hejmpaĝo de Herzberg nun estas multaj tekstoj en Esperanto,
http://www.herzberg.de
- en la turisma oficejo oni salutas vin Esperante,
- pri kelkaj urbaj vidindaĵoj vi povas legi E-lingvan broŝuron,
c) en diversaj lernejoj okazas Esperanto-kursoj,
ĉ) estas lingvokursoj ankaŭ por plenkreskuloj, urbaj dungitoj, ktp.
d) konstanta informado per afiŝoj, manfolioj kun Esperanto-vortoj por la
enloĝantaro,
e) aperis la unuaj ZEOj: oficiala surskribo de urba kulturdomo kun la teksto:
Domo de la renkontiĝo,
- granda 6-metra bonvenigtabulo en la urbocentro ĉe la turisma oficejo de la
Malnova Urbodomo,
- inaŭguro de Joaĥim Giessner-memorejo en la parko antaŭ la stacidomo,
- vojmontriloj al la Esperanto-centro,
- informtabuloj de nova rondvojo "Akvo-ok" kun resumaj tekstoj en Esperanto,
- unuaj manĝokartoj en Esperanto, salato en greka restoracio ricevis la nomon:
Esperanto-salato, ktp.
f) konstantaj kontaktoj kun lokaj politikistoj,
g) daŭrigo de la ĝemelurba projekto "Pontlingvo Esperanto" kune kun Internacia
Esperanto-feriumado por gelernantoj el Herzberg kaj Gora (PL), kaj multaj aliaj
taskoj, eventoj,
h) konstanta kursejo, seminariejo kaj ekzamenejo (por GEA kaj ILEI),
i) organizado de fakseminarioj, ekskursoj, ktp.
j) pluevoluigo de granda fakbiblioteko kaj specialarkivo ekz. kun gazetoj,
E-muziko kaj vidbendoj
2) Kio okazos en la komenco de la dua jaro en Herzberg - la Esperanto-urbo?
a) Pluraj restoracioj volas krei novajn Esperanto-manĝaĵojn kaj ĉ. 20
restoracioj petas manĝokartojn en Esperanto,
b) la unuaj bildkartoj kun la nova simbolo de la urbo estas en presejo,
c) E-lingva urboprospekto estas en preparo,
ĉ) pretiĝas KD kun prezentadmaterialo pri la urbo kaj pri Interkultura Centro
Herzberg (ICH), estos aĉetebla ekz. ĉe UK kaj aliaj grandaj E-aranĝoj, aŭ estas
mendebla de ICH
d) la urboadministracio preparas 11 oficialajn bonvenigŝildojn en Esperanto por
saluti enveturantojn en la urbon,
e) meze de julio antaŭ la UK 2008 estos granda datrevenfesto okaze de la dua
naskiĝtago de la nova Esperanto-urbo,
3) Bonvolu rigardi ankaŭ niajn fotoalbumojn per
nia hejmpaĝo
http://ic-herzberg.de
4) Urbestro Gerhard Walter kaj la urba konsilantaro estas malfermita al la
Esperanto-mondo! Herzberg - la Esperanto-urbo atendas vin, viajn realigeblajn
ideojn, kunagadon, moralan kaj financan subtenon!
Ĉu vi serĉas perfektigon de via lingvokono?
Ĉu vi ŝatus ripozi, ekskursi en la apuda Nacia Parko Harz?
Ĉu vi pretas volontuli kaj helpi nian E-centron?
Ĉu vi povus, ŝatus ankaŭ finance kontribui al la realigo de niaj projektoj?
Bonvolu rigardi la menupunkton "Alvoko por helpo" sur nia retpaĝaro.
La konto ĉe UEA estas ikch-a. Same bonvenas gratulleteroj, donacoj, ktp. Dankon!
Ĉu vi ŝatus translokiĝi al Herzberg - la Esperanto-urbo, loĝi kaj vivi tie?
Bonvenon!
Amike salutas j. k. Petro Zilvar Marika Frense Zsofia Korody kaj aliaj
estraranoj
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)