Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Kanto pri NR de Ĵomart kaj Nataŝa + Invito al Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen,

27a de decembro 2007 ĝis 3a/6a de januaro 2008


 

Saluton!

Post ses monatoj komenciĝos la sesa "Novjara Renkontiĝo" en la malgranda vilaĝo Föckinghausen, proksime de Meŝede, oriente de la Ruhr-regiono en Germanio. Se vi ŝatos partopreni, prefere aliĝu baldaŭ por ĝui la nunan aliĝperiodon finiĝantan en dimanĉo. Informoj ĉe
http://www.esperantoland.org/nr.

Kanto pri la Novjara Renkontiĝo de "Ĵomart kaj Nataŝa"

Dufoje la kantista paro "Ĵomart kaj Nataŝa" jam partoprenis en la Novjara Renkontiĝo kun sia filino Karina - entuziasme ili revenis. Pro ĝojo pri la agrabla etoso ili eĉ kreis kanton "NR", kiun vi povas elŝuti nun ĉe la paĝoj de EsperantoLand.org, vidu sur
http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=943. Tie troveblas ankaŭ ligo al iliaj personaj impresoj pri NR.

"Komune festi la Novan Jaron"

Homoj el dekduo da landoj kunvenas en la aranĝo, komune vivas dum feria semajno, babilas, promenas, ekskursas, aŭskultas prelegojn, ĉeestas kursojn, ĝuas koncertojn, spektas teatraĵojn kaj aliajn prezentojn, festas la silvestran nokton. Feliĉe regas tre internacia etoso - pasintfoje en Trier inter 174 partoprenantoj entute ĉirkaŭ 130 venis el eksterlando. Kaj ĉeestis sesdeko da infanoj, el ĉirkaŭ ok landoj, bone prizorgataj de Christoph Frank kun sia sperta teamo. Certe konsciu: Vi estas sincere bonvena, ĉu juna, mezaĝa aŭ pli maljuna!

Kiu partoprenis kaj partoprenos?

Eble rigardu fotojn de la pasinta kunveno aŭ la liston de partoprenintoj por eventuale peti de unu el ili personajn impresojn. La ligoj troviĝas supre ĉe
http://www.esperantoland.org/nr/index.html#nr.

"Lerni sen doloroj"

La granda plimulto de la partoprenantoj parolas Esperanton - sed ni ĝoje akceptas progresantojn kaj komencantojn. Por ili ni ofertas lingvokursojn kaj konversacian rondon. Jen ebleco lerni Esperanton en Esperantolando - dum la kurso kaj poste dum aŭskultado kaj babilado. "Lerni sen doloroj" nomis tiun agrablan manieron de lernado unu el la pasintfojaj partoprenantinoj.

"Post-NR" - aldonaj tagoj ĝis la sesa de januaro

Kutime kelkaj partoprenantoj ŝatas resti iom pli longe por povi plu ĝui la internacian mondon de Esperantujo. Ĉi-jare ni nomis tiujn tagojn "Post-NR". Plezure ni notas vian aliĝon - simple indiku en la aliĝformularo la tagojn laŭ via elekto.

Se vi havas demandojn, ne hezitu meti ilin: Rete per nia kontaktformularo
http://www.esperantoland.org/eo/kontakto.html aŭ al lu2007ĈEesperantoland.org

Ĉion bonan al vi kaj agrablan someron

Lu Wunŝ-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

5a SOMERE 2007, 13a ĝis 28a de julio, Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
6a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2007 - 3a de jan. 2008
Post-NR, 3a - 6a de jan. 2008
Ambaŭ en Föckinghausen apud Meŝede
http://www.esperantoland.org/nr/
Neĝa semajno, proksimume februaro 2008
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1040

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontiĝoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/07