Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Eta mondsensacio: Kvinpinta Esperanto-pico

 

Germana Esperanto-Centro /Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo
 

Kara legant/in/o!
 

Ducentjara rondforma picotradicio kun rompo
Nur pro la nova fakto "Herzberg - la Esperanto-urbo" novaj ideoj realiĝas pli kaj pli.
Estas unike, s-ro Felice Marcovecchio de la Pizzeria Mamma Mia en Herzberg - la Esperanto urbo kreis kvinpintan "Esperanto-picon".

En la mendolisto ĝi havas la konstantan numeron: 106.
Sur la kvinpinta Esperanto-pico troviĝas: tomatoj kaj fromaĝo kaj tavolo kun amareta eruko. Tio garantias verdkoloran aspekton.

La unuaj, kiuj gustumis la novan kreaĵon estis: Gian Carlo Fighiera el Torino, Ingo Sommer, Uwe Weidehaus kaj Peter Zilvar.
Nova ampleksa esperantlingva manĝokarto estis tradukata far samideano Gian Carlo Fighiera el Italio.
Ĉiuj laŭdis la novan Esperanto-produktaĵon. Estos bona reklamo por Esperanto.
--

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/07