6a Novjara Renkontiĝo
27a de decembro 2007 - 3a de januaro 2008
6a NR: Jam kvindeko da aliĝintoj el dek tri landoj,
39 eksterlandanoj, 20 infanoj
Saluton!
Jam pasis la someraj renkontiĝoj, la suno brilas malpli forte,necesas vesti sin
pli varme, la tagoj mallongiĝas - aŭtuno venas nun (nu,
en la norda parto de la tero).
Sed ne necesas perdi la esperon, post la grizeco venos novaj
renkontiĝoj, eĉ dum malhelaj tagoj de decembro ni povos ree
vidi unu la alian kaj ree festi en internacia rondo.
Mi do sincere invitas vin al la
6a Novjara Renkontiĝo (NR)ekde la 27a de decembro 2007 ĝis la 3a de januaro
2008(kun plilongigo, Post-NR, ĝis la 6a de januaro) en
Föckinghausen
(apud Meŝede, cent km nordoriente de Kolonjo)
- Kiu venos? Multaj mezaĝuloj kun aŭ sen infanoj, tre bonvenas
ankaŭ pliaĝuloj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj - do miksita
internacia rondo. Ĉu vi hezitas? Nu, eble rigardu sur la liston
de la jamaj aliĝintoj ĉi-jare, de la pasintjaraj
partoprenantoj aŭ rigardu la fotojn.
- Kio okazos? Prelegoj, diversaj kursoj (ankaŭ lingvaj kursoj
por komencantoj, progresantoj kaj konversacia rondo), promenoj,
ekskursoj en la regiono, infana programo kun infana teatraĵo,
plia teatraĵo, koncertoj, silvestra festo, magia
vespero kun pluraj magiistoj ktp. Krome funkcios nia
kafejo, kie vi trovos kunbabilantojn dum la tago kaj ĝis
malfrue dum la vesperoj.
- Ĉu vi havas pliajn demandojn? Eble metu ilin al unu el la
partoprenintoj de antaŭaj jaroj aŭ al mi, lu2007 ĈE
esperantoland.org .
Kaj se vi ne havas demandon?
Nu, eble rigardu nian retpaĝon http://www.esperantoland.org/nr/
kaj (la demandoj venos ... aŭ) decidu tie aliĝi. Ĉi-jare
vi cetere povos
malaliĝi ĝis la 10a de novembro sen ajnaj kostoj -
se estos ia problemo. Se vi estas pli malpli certa, ke vi
ŝatos partopreni, ankaŭ ĉi-jare ni (kaj la domo) estos
tre dankemaj, se vi povos
aliĝi baldaŭ.
Presebla informilo
Sur nia retpaĝo ankaŭ eblas elŝuti pdf-dokumenton kun la
informilo kaj aliĝilo
http://www.esperantoland.org/nr/novjara-renkontigho6-informilo-alighilo.pdf
Kanto pri NR de Jhomart kaj Nataŝa
Vi povas elŝuti tiun ĉi kanton ĉe
http://www.esperantoland.org/sondosieroj_filmoj/JhomartNatasha_NR.mp3
Mi deziras al vi ĉion bonan kaj multan ĝuon en Esperantujo - en
unu el niaj renkontiĝoj au aliloke
Lu Wunŝ-Rolshoven
EsperantoLand
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
Neĝa semajno, proksimume februaro 2008
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1040
6a SOMERE 2008, 1a ĝis 17a de julio, Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/