Herzberg - la Esperanto-urbo, bildkartoj kaj urboprospekto nun haveblas
Germana Esperanto-Centro /Interkultura Centro Herzberg
(ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo
Kara legant/in/o!
Saluton,
la unua urboprospekto en koloro pri Herzberg - la Esperanto-urbo nun haveblas.
Krome ni nun havas 4 diversajn belajn bildkartojn pri Herzberg - la
Esperanto-urbo inkl. 1 ekz. pri Interkultura Centro Herzberg (ICH).
Vi povos ricevi 10 bildkartojn kun 2 urbobroŝuroj por entute 5,00 € (bv. sendi
anticipe en formo de germanaj poŝtmarkoj) aŭ vi povas ĝiri 5,00 € al nia
bankkonto (vidu sur nia hejmpaĝo).
El eŭropa eksterlando vi devos krompagi 3 € pro pli alta
poŝtafranko.
Por 10,00 € vi ricevos la duoblan kvanton.
Per tio vi iom subtenas la nemalmultajn taskojn por Esperanto en reala vivanta
medio.
Se vi volas havi nur la novan esperantlingvan urboprospekton (sen bildkartoj) vi
povos skribi al:
Stadt Herzberg am Harz- Touristinfo,
D-37412 Herzberg - die Esperanto-Stadt,
Germanio
Anticipan dankon.
Amike salutas
Petro Zilvar Marika Frense Zsofia Korody
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)