Ĉu naskiĝis la dua Infana Kongreseto?
POLAJ KAJ GERMANAJ INFANOJ DUM DU SEMAJNOJ EN
HERZBERG
Jam la duan fojon ripetiĝis la dulanda Somera Arbara Lernejo (Salo), kiu ĉiujare kunigas dum duona monato Esperanto-lernantajn infanojn inter 12 kaj 16 jaroj el la ĝemelurboj Góra (Pollando) kaj Herzberg - la Esperanto-urbo (Germanio). Dum la kunrestado de la 28-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto ili interrilatis en la internacia lingvo en amika internacia etoso sub la gvido de geinstruistoj.
En siaj artikoloj la gazetaro emfazis, ke la ĉijara aranĝo karakteriziĝis per
elstare riĉa programo prizorgita de la loka esperanta Interkultura Centro.
Fakte, la infanoj estis dorlotitaj: ili amuziĝis en glitejo kaj naĝejo, lernis
arkopafi, dancis diverslandajn popoldancojn, vizitis bestoparkon, esploris
groton, ekskursis al turismaj lokoj, publike koncertis en Esperanto kaj migradis
en arbaro. Ne mankis, kompreneble, instrua parto, konsistanta el praktikado de
la lingvo kaj fina ekzameno. La partopreno en la renkontiĝo estis senpaga, ĉar
ĉiuj kostoj estis kovritaj de la du urboj, la Pol-Germana Junulara Fondaĵo kaj
privataj sponsoroj.
Tre impresa estis la favoro de la urbestro, Gerhard Walter, kiu oficiale
akceptis kaj regalis la gepartoprenantojn en la urbodomo, persone gvidis
tablotenisan turneon (kaj eĉ ludis en ĝi kun la infanoj), disdonis pokalojn kaj
donacojn, prezidis diversajn publikajn aranĝojn kaj plurfoje vizitis la
kunvenojn.
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)