Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

=======================================================================
GAZETARA KOMUNIKO DE LA GERMANA ESPERANTO-ASOCIO
=======================================================================

Monumento honore al Joachim Gießner - Esperanto plu kaj plu videbligas en la Esperanto-urbo Herzberg
 

(4-a de julio 2007, GEA) Memormonumento honore al la elstara kaj multtalenta Esperanto-pioniro Joachim Gießner estis solene inaŭgurata sabaton, la 30-an de junio, en Herzberg. Mintrajna vagoneto kun tabulo, sur kiu surestas dulingva etbiografio memorigas pri Joachim Gießner kaj lia 50-jara aktiva agado. Krome nova ŝildo malantaŭ la vagoneto bonvenigas la alvenintojn en „Herzberg – la Esperanto-urbo“.

La Herzberg-a fervojisto kaj estro de la fervoja stacidomo Gießner (1913 ĝis 2003) dum multaj jaroj estis prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), kaj de 1968 ĝis 1990 li estis prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li ankaŭ estas tre konata por lia ampleksa traduka laboro, ĉefe de ĉiuspecaj kantoj.

La solenan inaŭguron ĉeestis inter aliaj: la urbestro de Herzberg Gerhard Walter, la prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA) Aĥim Meinel, s-ro Pätzold de la sociala fervojista fondaĵo „Stiftung Bahn-Sozialwerk“, Ulrich Mattke kiel muzikisto kaj amiko de Joachim Gießner - kiu festparolis pri la elstara traduklaboro far Joachim Gießner rilate de kantoj al Esperanto, GEFA-prezidinto Rolf Terjung (kiu kolektis la mondonacojn de la membroj de GEFA kaj IFEF por la monumento).

La du novaj Esperanto-objektoj en la antaŭ-stacidoma parko en Herzberg estas du el multaj signoj, ke Esperanto vere iĝas videble en la Esperanto-urbo Herzberg. Dum la venontaj monatoj la urbo preparos 11 belajn bonvenig- respektive revidsalutajn ŝildojn en Esperanto ĉe la enirvojoj al Herzberg. Por 2008 kvar grandaj blukoloraj oficialaj urboŝildoj kun la teksto: “Esperanto-Stadt Herzberg" (“Esperanto-urbo Herzberg”) estas planataj ĉe la stacidomaj kajoj.

Esperantlingva urboprospekto estas preparata kaj kvar diverstipaj Esperanto-bildkartoj pri Herzberg baldaŭ aperos. Krome, la manĝokartoj de 20 restoracioj en Herzberg estas aktuale esperantigataj.

La urba konsilo de Herzberg decidis la 11-an de julio 2006, ke Herberg oficiale portos la kromnomon “Herzberg – die Esperanto-Stadt” / “Herzberg – la Esperanto-urbo”. Ekde multaj jaroj Esperanto-renkontiĝoj kaj –aranĝoj okazadas en Herzberg, kiuj altiras multajn esperantistajn gastojn. Tie troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH), la centra klerigejo de la Germana Esperanto-Asocio kaj sidejo de la germana sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), krome la oficejo de la Esperanto-societo Suda Harco, kiu ligas Esperantistoj de la regiono. Esperanto estas instruata en ĉiuj lernejoj de Herzberg. Esperanto ankaŭ estas oficiale uzata kiel pontlingvo en la rilatoj kun la pola ĝemelurbo Góra kaj ebligas senperan komunikadon inter la loĝantoj de Herzberg kaj de Góra.
 

Thomas Sandner,
komisiono por publikaj rilatoj de la Germana Esperanto-Asocio,
Winterbergstraße 61, D-42289 Wuppertal
Telefon +49-172-2658027

Por ĝeneralaj informoj pri Esperanto en Germanujo vidu
www.esperanto.de  

=======================================================================

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/07