Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Estraro de la Esperanto-Klubo de Munkeno renkontis la prezidantinon de la Centra Konsilantaro de la judoj en Germanio

Informo por membroj kaj E-gazetoj

En mallongtempe preparita agado per la membro Karl-Heinz Steiger la estraranoj de la Esperanto-Klubo Munkeno Fritz Hilpert kaj Karl Breuninger kun edzinoj vizitis je la 1a de oktobro 2007 aranĝon "Munkeno kaj la Nationalsocialismo" en la prelegsalono de Gasteig (Kulturcentro de Munkeno) Tie prelegis la prezidantino de la Centra Konsilantaro de la judoj en Germanio kaj vicprezidantino de la Mondjuda Kongreso, Ĉarlotte Knobloĥ, pri ŝia travivaĵoj kiel judino en la milita kaj postmilita tempo. Je la fino de la aranĝo transdonis Karl-Heinz Steiger florbukedon kaj atentis ke ankaŭ la esperantistoj estis persekutitaj dum la tielnomata "Tria Regno". Fritz Hilpert transdonis ol komisiito de la Bavara Espranto-Ligo la libron den D-ro Ulriĥ Lins "La danĝera lingvo". En mallonga interparolo, ŝirmita far de sekurecoficistoj, la prezidantino konsentis pri interparoldaton estontan. Celo de la kampanjo estis plibonigi la rilatojn al tiu granda kulturorganizo. La organizo havas en Munkeno pli ol 9000 membrojn. Intenco estas okaze de la 850jara jubileo de urbo Munkeno fari komunan aranĝon kun la Juda Kultur-Centro. Planita kaj parte jam ellaborita estas urbgvidado sur la ŝpuroj de persekutitaj esperantistoj. Taskita per tiu projketo estas Karl-Heinz Steiger, iama funkciulo de sindikato kaj fondmembro de VER.DI. La transdono estis akompanata per aplaŭdo de la pli ol cent gastoj de la prelego.

Fritz Hilpert
prezidanto de la Esperanto-Klubo Munkeno r.a.
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/07