eta raporto de oktobrafesta renkontiĝo
Estimataj,
plej belajn salutojn de nia oktobrafesta renkontiĝo en
Eine-Welt-Haus. Kunvenis 35 geamikoj. Plejparte ne-Esperanto-parolantoj. Ni
havis propran tendon kaj la E-klubo invitis al eta bavartipa manĝaĵo.
Ĉeestis krom la plejparto de la estraro ankaŭ gastoj el Brazilo,Francio, Ĉeĥio,
Pollando,Irano kaj Singaporo. Krome ĉeestis konataj aktoro kaj portugallingva
reĝisoro Rikardo Eĥe kaj musikistoj(Viva Kolonia) kaj musikproducento, krome
parto de la estraro de German-Brazila-Kultur-Asocio kaj membro de la Brazila
Konsulato. Ni pendigis du grandajn afiŝojn. Tiel vidis ĉiuj preterpasantoj niajn
mesaĝojn, nome:
www.Esperanto.de [http://www.esperanto.de/] - Wir machen
Völkerverständigung kaj Esperanto - bona ideo
Entute vidis nin pluraj mil preterpasantuloj kaj la tendegestroj kaj espereble
ankaŭ ĉefurbestro Ude. Por nia partnera urbo Harare ni povis kolekti pli ol cent
Eŭrojn - espereble ankoraŭ venas kelkaj donacoj. Koran dankon!
Venontjare ni denove festas - jam nun notu la unuan sabaton en vian kalendaron!
salutas
kore el Munkeno
Fritz Hilpert
prezidanto de la Esperanto-Klubo
de Munkeno r.a.