Bierfestivalo "Oktoberfest" - aktivecoj en Munkeno
Estimataj gesamideanoj,
okaze de la malfermo mi invitas vin partopreni la inaŭguran
manifestacion kaj la plej grandan folklorfestan procesion de la mondo
kun supozeble 13.000 kostumontajn partoprenantojn.
Ni renkontos sabate, la 22an de septembro je la 10.00 horo en EineWeltHaus,
Schwanthalerstr. 80 (metroo-stacio "Theresienwiese"). Ĉeestu ne
malplifrue ol 10.30h alikaze vi ne plu povas facile eniri
en la kvartalon.
La procesio daŭros ĝis 12.00 h - ni manĝos malmultekoste en
EineWeltHaus kaj poste promenos tra la Oktobrafesta tereno ĝis
Esperanto-Platz. Tie komuna foto kun la monumento Bavaria.
Ni volas ankaŭ uzi la eblecon interparoli kun interesitoj pri la
strategio por Esperanto en la venontaj jaroj ktp.
Antaŭvidita estas ankaŭ urbgvidado en Esperanto.
Kiu ankoraŭ povas ĉeesti dimanĉe, ni komune aspektos la grandegan
folkloran procesion, kiu finos ĉe la Esperanto-placo.
ĝojas vidi vin en Munkeno
la estaro de la
Esperanto-Klubo de Munkeno r.a.
www.esperanto-muenchen.de
kore salutas
Fritz Hilpert
prezidanto