Agado
okaze de la 850 jara jubileo de ekzisto de Munkeno
Estimataj gesamideanoj,
La Munkena Esperanto-Klubo aliĝis oficiale al la agado okaze de la 850 jara
jubileo de ekzisto de Munkeno.
Kiu ankoraŭ havas bonan ideon kaj scias ne tro kostan artiston aŭ interesan
projekton, kiu distras homojn kaj havis ian rilaton al Esperanto povas mencii
ĝin. Ĉiukaze jam notu la venontajaran junion kaj julion pro partopreno al tiu
eksterordinara aranĝo.
salutas
Fritz Hilpert
prezidanto de EKMeV