Samideano Alfred Raab el Nurenbergo prezentas "Faust" en la frankonia lingvo
Karaj samideanoj el Frankonio,
Jam hodiaŭ mi indikas vin, ke Alfred Raab, la instruisto de nia ŝatata kaj tro
frue mortinta amikino Anny Hartwig, dum la monato oktobro 2007 ofertos
Esperanto-kurson en la popola altlernejo en Erlangen. Tuj se aperos la nova
programo, mi informos pli detale pri ĉi tiu oferto en ĉi tiu loko. Hodiaŭ mi nur
antaŭindikas vin, ĉar estos necesa ke ankaŭ kelkaj homoj partoprenas, kiu jam
iom da Esperanto konas. La popola altlernejo estonte certe ne plu ofertus tian
kurson, se la afero fiaskus!! Pro tio jam hodiaŭ mia urĝa peto al ĉiuj, ke
kelkaj ankaŭ el la legantoj de "BAVARESPERANTOINFO" aliĝu al ĉi tiu kurso.
Sinjoro Raab informis min krom tio ankaŭ, ke li
Ĵaude, la 18.9.2007, je la 20 a horo
kune kun aliaj en la teatreto "Fifty-Fifty" prezentos la "Faust auf Fränkisch"
("Teatraĵo "Faust" en la frankonia lingvo). Li ĝojus se ankaŭ kelkaj
Esperanto-samideanoj partoprenus, ankaŭ se la afero ne tuŝas kun Esperanto.
Simple nur pro la solidareco kun samideano.
Pli da informoj pri la teatreto "Fifty-Fifty" oni trovos en la reto (en la
germana lingvo) sub:
http://www.theaterfiftyfifty.de/
La aranĝo "Goethe vivas" pri kiu mi indikis vi trovas en la reto (en la germana
lingvo) sub:
http://www.theaterfiftyfifty.de/aktuell/september2007/goethe2.html
Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, nomita Bernardo –
http://www.fen-net.de/~ea1448
de la Esperanto-Grupo de Erlangen -
http://www.esperanto.de/erlangen/