Provfilmeto pri "Ŝtelado de fianĉino"
=============================
La DVD-filmo "Ŝtelado de fianĉino, aŭ Kaŭkaziaj aventuroj
de Ŝurik" antaŭ paro da tagoj finfine aperis en la
Libroservo de UEA.
Mi memorigas, ke tio estas Esperantigo de klasika sovetia komedio
"Kavkazskaja plennica ili Novije prikljuĉenija
Ŝurika" ("Mosfilm", 1966).
La informa paĝo estas
http://katalogo.uea.org/?inf=7818
!!! En la paĝo oni povas ne nur legi pri la filmo kaj vidi la kovrilon de
la DVD-disko - sed ankaŭ spekti provfilmeton, kiu permesas taksi la
enhavon
kaj la sonigon. Daŭro: 8 min 27 sek.
E-aj subtitoloj, kiuj ja estas en la DVD mem, en la reta provfilmeto mankas, por
ne malhelpi spektadon sur relative malgranda video-bildo.
Vidi la filmeton oni povas ankaŭ ĉe YouTube:
http://www.youtube.com/watch?v=wZRUdx3Gobw
Amike,
Andrej Grigorjevskij