*********************************************************
INFORMITALE 109
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Italio: Nova Sento in Rete fariĝis 10-jar-aĝa
La reta revuo de Itala Esperanto-Federacio kaj Itala
Esperanto-Junularo atingas 3000 legantojn kaj 10 jarojn.
Antaŭ 10 jaroj la itala esperantisto Francesco Amerio
lanĉis, nome de la junularo la retan revuon "Nova Sento
in Rete" (Nova Sento en la reto. "Nova Sento" estas la
nomo de la junularaj paĝoj en la itala Esperanto-revuo).
Ĝi celis ĉefe la aliĝintojn al la reta kurso pri Esperanto.
En la daŭro de la pasintaj 10 jaroj ĝi iĝis respektinda
revuo ankaŭ por la italaj esperantistoj de ĉiuj aĝoj kun
ret-aliro. Pro sia ofteco kaj inform-riĉeco ĝi komencas
konkurenci kun la papera revuo de IEF kaj jam atingis
3000 legantojn.
La ricevantoj pagas nenion por ricevi ĝin. Sufiĉas sendi
sian ret-adreson al
"Nova
Sento".
Rigardu ĝin che
http://nsir.esperantoitalia.it/.
Interesa maniero kunligi la landajn esperantistojn.
Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio