Kulture-Arte-Esperante - XXIII Arkones
Ni petas: bonvolu dissendi la sekvan
informon al membroj de via organizo kaj alviaj kunlaborantoj.
Post kelkaj tagoj finiĝos la dua aliĝperiodo al Artaj Konfrontoj en
Esperanto ARKONES. Ĝi estas sendependa kultura kaj arta, esperantista
aranĝo en Pollando. Arkones estas certe la unika kaj unu el la plej
grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe
boninfluos vin.
Ĉi jare Arkones okazos en Poznano inter 21a kaj 23a de Septembro. Daŭre
aktualigata programo troviĝas ĉe
www.arkones.org . Ne hezitu konvinki
hezitatntojn. Uzu nian novan aliĝformularon kaj via nomo fiere ekbrulos en
la sekcio "Aliĝintoj". Vi ankaŭ povas viziti
galerion aŭ informiĝi pri interlingvistiaj
studoj en Poznań. Parto de la
arkivo de pasintaj Aronesoj troviĝas ĉe
www.arkones.republika.pl .
Se vi jam aliĝis prenu viajn amikojn kun vi. Eble ankaŭ ili ŝatas
esperantistan etoson kaj deziras viziti la plej gravan Esperanto-kulturan
aranĝon en nia regiono.
Elkore salutas Vin,
Organiza Teamo de ARKONES,
kaj poznana Esperanto-movado E-SENCO :)
--
www.arkones.org
Nome de ARKONESa teamo,
Tobiasz