Internacia Feriolernejo en Herzberg/Harz 31.7.-14.08.2006
Germana
Esperanto-Centro (Deutsches Esperanto-Zentrum)
(klerigo de GEA),
37412 Herzberg am Harz
Tel. 05521-5983
Kara amik/in/o de Esperanto!
1) La vizito en nia pola ĝemelurbo Gora (en Malsupra Silezio) estis tre sukcesa.
3 personoj el Herzberg kaj 2 el Northeim vizitis la partnerurbon okaze de
amikeca renkontiĝo. La urbestro Tadeusz Wrotkowski kore salutis la
partoprenintojn kaj substrekis la gravecon de la neutrala lingvo Esperanto.
Venis gastoj el nemalmultaj polaj urboj kaj el aliaj germanaj urboj.
Pli ol 30 gelernantoj kantis en Esperanto ne nur por la partoprenantoj de la
E-renkontiĝo sed ankaŭ koncertis publike sursceneje ĉe la sportplaco en la urba
festo, kiun partoprenis centoj da urbanoj. La partoprenintoj ricevis belan
memortason el porcelano "Gora 2006 Esperanto-klubo" kun multaj verdaj
stelmotivoj. En nia ĝemelurbo estas nun regula kaj aktiva Esperanto-agado kun
kelkaj surlokaj kursoj.
2) 2-semajna internacia feriolernejo en Herzberg am Harz-Pöhlde (Trilanda
renkontiĝo)
Dato: 31.07.2006 - 14.08.2006
Venos gelernantoj, kiuj jam komencis lerni E-on en siaj lernejoj dum la
lernojaro. La celo estas evoluigi la lingvoscion per intensa lernado,
interparolado, praktika uzo de E-o por internacia komunikado.
Partoprenos
12 lernantinoj kun geinstruistoj el Herzberg
15 lernantinoj kun instrustinoj el Gora /Pollando
7 gelernantoj el Tiszafüred en Hungario
+6 pluaj gastoj.
Tiu ĉi unika tut-lernojara pilotprojekto estas financata de la urboj Gora kaj
Herzberg kaj krome de "Pola-Germana-Junularfondaĵo".
La ejo de la somera kunesto estos "Waldjugendheim
Rotenberg". Krom lernado okazos ludado, kantado, ekskursoj kaj vizitoj.
Projektestroj estas la urbestro de Herzberg kaj Otto Kern (Germana
Esperanto-Centro).
Instruistoj i.a. estos Zsofia Korody kaj Julia Vas-Szegedi.
Pluaj gastoj, helpantoj, subtenantoj estas bonvenaj, ĉar ni intencas organizi
ankaŭ estontajn internaciajn E-junularferiadojn.
Amike salutas
Petro Otto Kuba Zsofia Marika
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de