Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Nova E-arkivejo ĉe urbo Herzberg + E-rozo, ktp.

 

Germana Esperanto-Centro (Deutsches Esperanto-Zentrum) (klerigo de GEA), 37412 Herzberg am Harz
Tel. 05521-5983 
 

Karaj!
Jen mallongaj informoj pri la agadoj post GEK en junio.

1) La litova muzikgrupo Asorti koncertis (post GEK) en la kavalira salono de la kastelo Herzberg. Ĉeestis la urbestro kaj preskaŭ 50 personoj. Krom 3 kantoj en la rusa kaj litova lingvoj ili kantis en Esperanto. La junulo de la grupo pruvis sian talenton kiel elstara violonisto. Longan aplaŭdon ili meritis kaj ricevis. Belsona muziko estas bona varbilo por Esperanto.

2) Esperanto-rozoj floras en la ĝardeno de GEC/ICH en Herzberg (vidu foton en la albumo).

3) De la urbo Herzberg ni nun ricevis senkotizan arkivejon (renovigita subtegmentoetaĝo) en la malnova urbodomo de Herzberg. Tie ni deponos informbudojn, ekspozicimaterialojn, Esperanto-gazetojn, ktp. Cetere nia antaŭa kunlaboranto Uwe Weidehaus nun laboras ĉe la urbodomo por diversaj Esperanto-aktivecoj.
Do, krom la oficejo kun bibliotekto en Grubenhagen strato 6 nun ekzistas dua konstanta E-loko en Herzberg.

4) Dum 10-11a junio ni havis Esperanto-informtablon okaze de SPECTACULUM (historia festo en la loka kastelo).
Dum du tagoj ni informis la gastojn pri Esperanto kaj disdonis centojn da varbiloj kaj alvokis por Esperanto-lernado (retkursoj kaj surlokaj eblecoj). Ni lasis stoketon de varbiloj ankaŭ ĉe la plej multo de la vendejoj, kafejoj, ktp. en la ĉefstrato de Herzberg.

5) Inter 16-18 junio la 30a studsesio (sub gvido de Alois Eder pri tradukado por nia esperantlingva Vikipedio) bone sukcesis.
Sabatvespere okazis je la 27a fojo la tradicia kradrostadfesto en la bela Harz-vilaĝo Lonau apud Herzberg.

Fotojn pri la muzikgrupo Asorti, Esperanto-rozo, kradrostadfesto kaj informtablo ĉe la enirejo de la kastelo vi povas vidi ĉe:     
http://www.fotos.web.de/interkultura-centro/E-rozo_kaj_informado

Amike  salutas
Zsofia    Marika   Otto    Petro   Harald    Kuba   Matthias


*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06