Detaloj pri jubilea GEA-kongreso
Germana
Esperanto-Centro (Deutsches Esperanto-Zentrum),
37412 Herzberg am Harz
Tel. 05521-5983 oder 05521--71123 (Otto Kern)
Jen kelkaj detaloj pri la 83a Kongreso de GEA en Braunschweig
1. Partoprenontoj:
La nombro de partoprenontoj proksimiĝas al 200! Speciala surprizo por la 200-a
aliĝonto!
Bonvolu anonci vin (http://jubileagek.ic-herzberg.de),
eĉ se vi nur parttempe partoprenos la kongreson. Eble vi estos numero 200!
La jubilea GEK fariĝas pli kaj pli internacia, partoprenos i.a. Renato Corsetti
(prezidanto de UEA), Claude Nourmont (vicprezidantino de UEA), Zlatko Tisljar (sekretario
de EEU), krome prezidantoj, vicprezidantoj, reprezentantoj de E-asocioj,
vizitontoj el 19 landoj:
Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Korea Resp., Litovio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Pollando, Rusio,
Slovenio, Svislando, Usono.
2. Prelegoj (provizora plano):
sabate matene:
Ulrich Lins: Historio de GEA
sabate posttagmeze:
Renato Corsetti: L'espero, l'obstino kaj la pacienco . . . kaj komuna prudento:
por plua agado por Esperanto en EU
Werner Bormann: Esperanto Brunsviko 1906 kaj 1972
Detlev Blanke: GDREA - specifa parto de la 100-jara organizita germana
Esperanto-movado
Petro Chrdle: Eko-turismo
Zsofia Korody/Peter Zilvar: Klerigagado; modelprojekto por ĝemelurboj
lunde matene:
Tiŝljar: Lingvoproblemo de EU laŭ la ekzemplo de Jugoslavio
Vera Blanke: Alimondistoj kaj Esperanto - kia rilato?
Sebastian Kirf:: Varbado laŭ modernaj principoj
Andreas Künzli: Svisa Enciklopedio Planlingva
3. Fakkunvenoj: (planata programo)
sabate posttagmeze: IKUE, KELI, EMAS, AGEI/ILEI, GEFA, GEC, AVE
lunde matene: REVELO, Landaj ligoj, FAME
4. Informbudo:
Tuj apud la kongresejo en frekventata piedira trapasejo. Deĵorantoj bonvenaj.
5. Tranoktado:
LKK ankoraŭ povas solvi la tranoktadon de malfrue aliĝantoj en hotelo
proksime al la kongresejo.
Ankaŭ en la amasloĝejo estas ankoraŭ mendebla tranoktado (4,50 EUR po nokto).
6. Programo de postkongreso en Herzberg am Harz:
5.-9. junio:
Programo: bonvenigo en la Esperanto-biblioteko, gvidata
migrado en apuda Nacia Parko Harz, E-lingva urborigardado en Herzberg, vizito de
la kastelo kaj muzeo, ekskurso kaj urborigardado en Bad Lauterberg, Duderstadt.
8. junio 19:30:
koncerto de la konata litova muzikgrupo Asorti en la
kastelo de Herzberg. Vespere komunaj programoj kun lokaj esperantistoj.
Kun multaj salutoj en la nomo de LKK:
Zsofia Korody, Peter Zilvar
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de