Nova emblemo por Esperanto
Karaj,
kiun emblemon por Esperanto vi opinias la plej taŭga? Ĉu la stelon?
Ĉu la ovon/melonon/terpomon?
Sendepende de via respondo restas unu grava problemo:
neesperantistoj konas nek nian stelon nek nian ovon!
Do mi simple kreis novan emblemon, kiun 99 elcentoj de la homaro jam
konas kaj kiu tamen surprizas. Kaj la plej bona: Ĝi haveblas jam sur
T-ĉemizoj kaj aliaj vestaĵoj.
Rigardu novan butikon:
http://www.lot49.de/butiko
Kore
Dirk Bindmann