Impresoj el la Kongresejo Esperanto en Fulda
Komence de majo mi devis pro
profesiaj kialoj vojaĝi al la Kongresejo "Esperanto" en Fulda. Estis vere impone
vidi tie la gigantajn, pli ol 10 m altajn literojn "ESPERANTO" sur la ekstera
muro de halo, en kiu prelegis la 4-an de majo i.a. nia vickanceliero Franz
Müntefering.
Mi faris foton pri la halo kaj enmetis gxin en Vikipedion:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Kongresejo_Esperanto.jpg
Dum la tuta aranĝo mi oftege aŭdis kaj legis la vorton "Esperanto", simple en la
signifo de ejo (Esperantohalle, Hotel Esperanto, Plaza Esperanto) kaj ne de
movado. Tamen inter la ĉirkaŭ 900 partoprenantoj de mia konferenco (Jarkunveno
de la Laborunuiĝo pri entreprena maljunaĝa subteno) ĉirkaŭ 50 jam antaŭe sciis
pri mia esperantisteco, kio en tiu ĉi loko aŭtomate rezultigis dekon da
interparoloj pri Esperanto.
Pri la ejo mi skribis kelkajn frazojn en Vikipedio (kie cetere jam troviĝas pli
ol 44.000 artikoloj en Esperanto!):
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kongresejo_Esperanto_(Fulda)
Laŭ mia impreso la kongresejo tre bone taŭgus por Universala Kongreso. Mi
rimarkis nur du malavantaĝojn: La "Halo Esperanto" aspektas interne iom mallukse,
pli kiel sporta halo ol kiel kongresa halo, kaj ĉe ĝiaj flankoj oni povis nur
malbone kompreni la prelegantojn. (Eble ĉi-lasta problemo estos venkebla per pli
bona tekniko.) Tre bonvena estas la fakto, ke la ejo troviĝas nur 300 m for de
la stacidomo de Fulda, kie haltas i.a. multegaj ICE-trajnoj.
Amike
Ulrich Matthias, Wiesbaden
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de
„BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06