Roman Dobrzynski filmis en E-urbo
-- Herzberg, la Esperanto-Urbo 15a de aŭgusto 2006
Karaj legant(in)oj!
1) De la 31a de julio 2006 ĝis la 14a de aŭgusto 2006 okazis la 1a SALO (Somera
Arbara Lernejo) en "Jugendwaldheim Rotenberg" en Herzberg-Pöhlde.
Partoprenis ĉefe lernantinoj el nia pola ĝemelurbo Gora, el Herzberg -la (nova
oficiala) Esperanto-Urbo, gelernantoj el Tiszafüred en Hungario kun
geakompanantoj.
Kun parttempaj gastoj entute partoprenis pli ol 50 personoj. La projekton
financis la urboj Góra kaj Herzberg kune kun "Deutsch-Polnisches Jugendwerk".
Ni devas danki por la subteno al la du urbestroj Tadeusz Wrotkowski kaj Gerhard
Walter, al forstisto Sonnabend, arbara lernejestro Otto Kern, Marika Frense,
Ulrike Andörsch, Zsofia Korody kaj aliaj.
Okazis diversaj ekskursoj ekzemple al Heidepark, rondveturado tra la
Harz-Montaro kaj aliaj interesaj travivaĵoj.
La urbestro de la nova Esperanto-urbo, s-ro Gerhard Walter
akceptis la gastojn en la urbodomo kaj mem organizis tablotenisturniron.
2) Je la 12a de aŭgusto entute 25 personoj partoprenis la oficialan kursfinan
ekzamenon de GEI. 23 personoj sukcesis, ĉar ili vere tre aktive lernis kaj
praktikis Esperanton.
La bona rezulto estas ĝojige kaj donos novajn impulsojn.
3) Roman Dobrzynski (fama esperantisto kaj televid-ĵurnalisto) venis el Vroclavo por filmi la unikan ĝemelurban pilotprojekton en la nova oficiala Esperanto-Urbo. Li filmis en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo (Nacia Parko Harz), intervjuis la urbestron, la kunlaborantojn de ICH, la gelernantojn, kaj registris multajn epizodojn dum la E-instruado en la Somera Arbara Lernejo, kie bone montriĝis la rezulto de la ĝemelurba projekto: Esperanto kiel pontlingvo por internacia komunikado. Li volas prezenti tion en pola televido, krome li planas verki ankaŭ esperantlingvan filmversion.
4)
Fotojn vi trovos per nia retpaĝaro kaj en nia fotoalbumo
http://fotoalbum.web.de/gast/esperanto-zentrum/Arbara_lernejo
5) De la 25a ĝis 27a de aŭgusto 2006 ni denove informos la civitanojn de nia
urbo dum "Juessee-Fest" pri Esperanto-Urbo, Esperanto kaj niaj ofertoj.
Korajn salutojn
Petro Zilvar
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro