SOMERE 2006:
Malgranda, sed tre internacia renkontiĝo
De la 29a de julio
ĝis la 11a de aŭgusto okazis la ĉi-jara 4a SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE)
apud la germana urbeto Jünkerath en la Eifel-montaro, meze inter Kolonjo kaj
Trier. Partoprenis entute 39 homoj, el kiuj la duono venis el eksterlando
(Belgio, Britio, Ĉinio, Francio, Nederlando, Pollando); dek el la ĉeestantoj
estis infanoj.
Bestoj kaj arbaro
La renkontiĝejo ĉarme situas meze de arbaro, kio ebligis multajn plaĉajn
promenojn. Sur la tereno vivas kelkaj bestoj - ŝafoj, kaproj, kunikloj kaj katoj
- kion ĉefe la infanoj aprezis. (Pri alia besto, hundo kunportita de
partoprenantino, okazis "pentekosta miraklo", kiel ŝerce diris iu: La hundo, kiu
kutimas _ne_ obei, kiam oni vokas ĝin en la germana, ankaŭ _ne_ reagis, kiam oni
vokis ĝin en Esperanto.)
"Olimpikaj Ludoj"
Tre alloga estis la granda elekto de eksterdomaj kaj endomaj ludiloj, kiujn la
domo ofertas. El diversaj ludoj oni kunmetis specon de Olimpikaj Ludoj kun dek
disciplinoj, en kiuj la partoprenantoj gaje kaj entuziasme konkursis. Krome
eblis elekti el kolekto de plej diversaj kunportitaj ludoj.
Darwin muzike
En prelego de Isabelle Siks eblis konatiĝi iom kun la gestolingvo de surduloj,
kio tre amuzis la ĉeestantojn. Prelego de Danka Leyk temis pri "asertiveco" - la
kapablo okupi kaj konvene teni sian pozicion kaj la proprajn interesojn en
sociaj rilatoj. Ludger Schmeink prezentis orgenludadon kun detala klarigo de la
funkciigo de orgeno. La ĉeestantoj povis spekti muzikan prezenton de la verko de
Charles Darwin, partopreni cirklodancojn kaj "biodancon" kaj senstreĉiĝi per
gimnastiko. Por komencantoj kaj progresantoj pri Esperanto oni ofertis kurson,
konversacion, rondon pri problemoj de la gramatiko kaj komunan legadon de
tekstoj el la Esperanto-literaturo.
Ĉiam ŝatata: Babilado
Kelkaj ekskursoj gvidis al muzeo pri fero kaj gisado, kastela vilaĝo,
vulkanĝardeno kun geologiaj vidindaĵoj, kavaĵo kaj najbaraj urbetoj. Sed eble la
plej ŝatata programpunkto estis ankaŭ ĉi-jare la libera babilado, ĉu posttagmeze
en la ĝardeno sub plaĉa kverko, ĉu vespere en nia kafejo.
Jam notu por 2007
La venontjara 5a SOMERE en 2007 estas planata denove por la unuaj du semajnoj de
aŭgusto; la organizantoj serĉos taŭgan renkontiĝejon en la limregiono de Belgio,
Francio, Luksemburgio kaj Germanio.
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
www.EsperantoLand.org
SOmera MEzeuropa REnkontiĝo
29a de julio ĝis 11a de aŭgusto 2006
http://www.esperantoland.org/somere