Internacia Lernejo ekde la 31a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2006 en Herzberg am Harz
Karaj geamikoj!
Ni volas informi vin, ke ekde la 31a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2006 okazos en Herzberg am Harz (Jugendwaldheim) unika Internacia Lernejo
kun gelernantoj el Gora (Pollando), el Tissafüred (Hungario)
kaj Herzberg am Harz.
Partoprenos entute pli ol 45 personoj. La estro por la surloka
projekto estas Otto Kern.
Pluaj gastoj, subtenantoj estas BONVENAJ POST ANTAŬANONCO.
Cetere dum la dua semajno en aŭgusto la Pola Televido filmos la ĝemelurban
projekton kiel modelon por samrajta amikeco en Eŭropo.
Amike salutas
Petro Zilvar
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro