Herzberg am Harz - La ESPERANTO-URBO!
Unika evento okazis por la
Esperanto-movado: laŭ la decido de la urba konsilantaro de Herzberg (ĉiuj
deputitoj de la kvar partioj kun 3 sindetenoj) voĉdonis la 11an de julio: la
nova oficiala nomo de la urbo fariĝas:
Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!
La urbo en ĉiu kampo fiere subtenas kaj laŭ sia kapablo
antaŭenigas la uzadon de Esperanto por neŭtrala internacia interkompreniĝo, kaj
planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turistikajn, ktp.
valorojn.
Kion la urbo jam faris kaj daŭre faras por Esperanto?
- E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro
- la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg - la
Esperanto-urbo
- E-o estas uzata por la ĝemelurbaj kontaktoj (Herzberg kaj Gora (PL)) kadre de
modelprojekto paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon
de la lingvo por
intekomunikado)
- E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo
- parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj (kunorganizas
programojn, disdonas E-afiŝojn, alvokojn por programoj, ktp.)
- la urbo provizas (senpage aŭ ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj,
kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj, ktp.
Kie kaj kiel Esperanto ĉeestas en la Esperanto-urbo?
- Esperanto-Gesellschaft Südharz aktivas jam de 30 jaroj
- Interkultura Centro Herzberg resp. Germana Esperanto-Centro (Klerigejo de GEA)
La novan nomon surhavos ekz. ĉiu oficiala leterpapero de la urbo.
Dum pli ol 30 jaroj Esperanto daŭre ĉeestas en la ĉiutaga vivo de la urbo, lokaj
kaj regionaj Esperantistoj senpaŭze multflanke aktivis por tiu sukceso.
Lastsemajne inter la urbaj deputitoj estis aŭdeblaj ankoraŭ kelkaj, kiuj estis
malcertaj, dubaj, kontraŭantaj. Pro tio, ĝustatempe, ni ankoraŭ dissendis al ili
leteron kun taŭgaj argumentoj.
Mardvespere urbestro Gerhard Walter petis en la kavalira salono de Kastelo
Herzberg la urbajn deputitojn voĉdoni por la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.
Krom 3 sindetenoj ĉiuj aliaj deputitoj de ĉiuj 4 partioj voĉdonis por Esperanto.
Poste ni ricevis multajn gratulojn kaj bondezirojn!.
Kompreneble estas kaj estos multaj farendaĵoj por ke dum la venontaj
monatoj kaj jaroj ni kune kreu unikan Esperanto-infrastrukturon por Esperanto
kaj por la piloturbo Herzberg. En la Espranto-movado ni bezonas ĉies subtenon,
ideojn, la amasmediojn, ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bonŝancon por
Esperanto.
Vi apartenas al la unuaj, kiuj
aŭdas pri tiu ĉi unika sensacio.
Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin
al nia urbestro
Gerhard Walter kaj
bonvolu sendi kopion
al ni.
Dankon.
Elkore salutas vin la EGS-estraro:
Peter Zilvar Otto Kern Zsofia Korody Kuba Rybczynski Marika Frense H.Mantz
M. Reimann
Jen kelkaj fotoj pri tio, kie kaj kiel Esperanto jam ĉeestas en la urbo:
http://fotos.web.de/interkultura-centro/Esperanto-urbo
Dankon pro via amasa gratulado
Karaj geamikoj!
Ni elkore dankas je nomo de Germana Esperanto-Centro, sed
ĉefe je nomo de urbo Herzberg am Harz -la Esperanto-Urbo
(de urbestro Gerhard Walter) pro la granda kvanto de
amikaj kaj bonkoraj gratulleteroj el Germanio kaj el multaj landoj de la mondo.
Tiu ĉi unika daŭrepova evento certe povas esti forta impulso por
nia Esperanto-Movado.
Amike salutas
Petro Zilvar
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro