Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Ĉefkunveno de EBLOGO  Esperantoblindenverband Deutschlands e.V.

 

La 01an kaj 02an de julio 2006 okazis en la Aura-Pension Mündersbach la ĉefkunveno kun novelektoj. La estraranoj raportis pri la laboro en la pasinta jaro.

La raporto de la prezidanto kaj de la kasisto estis akceptitaj. Dum la balotado, gvidita de S-ino Natalia Kasymova  estis elektitaj:
 

Theodor Speckmann, Köln, kiel prezidanto
Ursula Heiden, Kiel, kiel dua estraranino
Manfred Herrmann, Hof, kiel kasisto
Heinz-Peter Engels, Saarbrücken, kiel unua sekretario
Bruno Bleier, Karlsruhe, kiel dua sekretario

 

La partoprenantoj decidis, ke la varbado estu plifortigota. Prefere niaj gazetoj surkasede, la revuo Esperanto, Monato kaj Esperanto Aktuell

(la lastan surkasede legita de nia amiko Hermann Bermann). Ankaŭ la brailpresitaj gazetoj (La Blinda Esperantisto de Germanio, legataj en 24 landoj

kaj EL (Esperanta Ligilo, internacia gazeto de LIBE legataj en 51 landoj) estas tre bona varbmaterialo por ni.
Nia kunlaborado kun niaj amikoj en Aŭstrio, Nederlando, Italio kaj Ĉeĥio estas bone evoluita.
Nun ni esperas, ke ni gajnos novajn membrojn.
 

Manfred Herrmann

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/06