ODESA SOMERO
- ĈE
L' MAR' KAJ RIVERO
POR NATUREMULOJ KAJ NATURAMANTOJ (SED NE NUDISTOJ!)
Organizas Odesa junulara E-klubo "VERDAĴO"
En julio-aŭgusto 2006 speciala turista priservo por individuoj aŭ malgrandaj
grupoj (2-3 personoj).
Ekskursoj al netuŝitaj naturlokoj de suda Ukrainio:
- Rivero Dnestro 2-3-taga ekskurso, noktumo en tendo aŭ
kampa dometo; birdoj, akvaj lilioj ktp.
- Laguno Kujalnik, "Ukrainia Morta maro", saliteco pli ol
100 g/l, kuracaj ŝlimoj, riĉa naturo 1-taga ekskurso.
- Vilaĝo Vilkovo, "Ukrainia Venecio", kun kanaloj
anstataŭ stratoj; specifa malnov-ortodoksa diservo 1-taga.
Dum prinaturaj ekskursoj eblas speciala ĉiĉeronado de profesia ornitologo.
- En Odessa: Ekskurso tra la centro de la bela urbo;
- Ekskurso al famaj Odesaj katakomboj, subteraj
labirintaj galerioj;
- Ekskursoj al Odesaj muzeoj kaj Zoologia ĝardeno.
- Ekskurso al Zoo de la urbo Nikolajev, la plej impona
kaj granda en Ukrainio 1-taga.
- Ekskurso al 2.5-jarmila fortreso Tira, kun restaĵoj de
scita tombejo, greka, ĝenova, turka urboj 1-taga.
Por 10-taga turismado (loĝado en Odessa intermite kun ekskursoj) prezo po 300
eŭroj de unu persono. Pagi surloke.
Pliaj detaloj kaj interkonsentoj ĉe
Tatyana Auderskaya
de: Tatyana
Auderskaya
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------