*********************************************************
INFORMITALE 77
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Universala Kongreso 2006 - Firenze 2006: Loĝlokoj
pleniĝas!
La LKKaj loĝlokoj pleniĝas! Memoru, ke komence de julio ni
estos devigataj malmendi la neokupitajn lokojn por eviti
neplenuman monpunon, do post tiu dato vi devos mem zorgi.
Ni volas aperte reliefigi ke ankoraŭ disponeblas lokoj:
- en la studentejo: temas pri tute novkonstruita ejo, kie oni disponigas
etajn meblitajn apartamentojn, duoblajn auŭ kvaroblajn, kun banĉambro kaj
kuirejo, kie vi povos mem kuiri ŝparante la
altajn restoraciajn
kostojn. Je promena distanco de la kongresejo. (Vi ne
devos kunporti littukojn! Tiu indiko estis erare
enretigita).
- en la junulargastejo: la plej malmultekosta dormebleco, ĉambre aŭ
tendume, en vere bela arbara loko, je busa distanco de la kongresejo. Tie
okazos ankaŭ parto de la junulara programo.
Kaj, fine sed ne fone, post la lasta urbestra subskribo finfine ni povas
liveri la promesitan amasloĝejon!! Konsilinda al homoj kun fortikaj ostoj
kaj dormosakon, ne multaj pretendoj kaj ne troa inklino al forta ŝvitado
(nenia klimatizo en la amasloĝejo...).
Ne freneziĝu serĉante loĝejon! Frenezigu la selektitan LKKanon!
Mendu jam nun ĉe
Cristina de
Giorgi
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.uk2006.info
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.uk2006.info/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio